Ciklona averto en okcidento de Kubo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-04 16:12:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 4 (RHK) La Nacia Ĝenerala Stabo de la Civila Defendo  de Kubo hodiaŭ dekretis la fazon de Ciklona Averto en la okcidentaj provincoj pro la plifortiĝo de Tropika Depresio 18, kiu antaŭvidas pligrandigi sian kategorion.

Laŭ la deklaro de Civildefenda Stabo, oni supozas, ke en la venontaj horoj la meteologia organismo fariĝos Tropika ŝtormo kaj, poste, uragano pro ĝia progresiva plifortiĝo dum  trairas  la marojn de la suda Karibio.

Ekde la 3:00 p.m. ĉi-lunde ekvalidas la Fazo de Ciklona Averto por la provincoj Matanzas, Mayabeque, Havano, Artemisa, Pinar del Río kaj la Speciala Municipo Insulo de la Junularo, pro la ebleco de rekta efiko de uragano, diras la registara agentejo.

La larĝa cirkulado de la meteologia evento kaŭzos, ekde la posttagmezo kaj vespero de ĉi tiu lundo, pluvetoj, pluvoj, pluvegoj kaj fulmotondroj  ekokazos en la centra kaj okcidenta regionoj, precizigis la EMNDC.

Same, ĝi detaligas, ke en la orienta regiono daŭros la pluvoj, kiuj povas esti loke intensaj.

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up