Prezidanto de la Kuba Parlamento alvenas al Ĉinio por oficiala vizito

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-06 09:42:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Esteban Lazo en Ĉinio

Pekino,  nov 6 (RHK) La prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento) de Kubo, Esteban Lazo, alvenis hodiaŭ al Ĉinio por plenumi oficialan viziton, kiu daŭros ĝis la 12-a de novembro.

La estro de la Ŝtata Konsilio ankaŭ okazigos duflankajn kunvenojn kun la gvidantoj de la Registaro, la Komunista Partio de Ĉinio kaj kun Zhao Leji, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, la plej alta ĉina leĝdona organo.

Laŭ la tagordo, morgaŭ okazos la interŝanĝoj kun la ĉefaj aŭtoritatoj de la lando kaj poste li vojaĝos al la provinco Shandong, kie li vizitos lokojn de sociekonomia kaj kultura intereso, dum li okazu duflankaj dialogoj kun gvidantoj de tiu regiono.

La kuba delegacio ankaŭ konsistas el Susely Morfa González, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj estro de ĝia Departemento de Atento al la Socia Sektoro; Mayra Arevich Marín, ministro pri komunikado; gvidantoj de Parlamentaj komisionoj, inter aliaj oficialuloj.

Kadre de sia turneo en Azio, la reprezentantoj de la kariba insulo antaŭe vizitis Vjetnamion kaj Laoson.

Dum la renkontiĝo kun la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio (CPV), To Lam, la azia flanko ripetis sian firman pozicion kontraŭ la blokado, kiun Usono subtenas kontraŭ la insulo kaj diris, ke ĝi estas kontenta pri la lastatempa voĉdono pri la afero  en la Asembleo Generalo de UN.

Ni ripetas – emfazis Al Lam – nian fratan solidarecon kaj sindevontigon al Kubo kaj ni kundividas la malfacilajn cirkonstancojn, kiujn travivas la lando, kaŭzitaj de la lastatempaj naturaj katastrofoj kaj la energia situacio.

Lazo tiam vojaĝis al Laoso kie li finis oficialan viziton la tagon antaŭe koncerne la 50-an datrevenon de la establado de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.


Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up