Kubo en la XXIX Iberoamerika Pintkunveno

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-11 22:57:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 11 (RHK) La ĝenerala direktoro pri Plurflankaj Aferoj kaj Internacia Juro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Kubo (Minrex), Rodolfo Benítez Versón gvidas la delegacion de sia lando al la XXIXa Iberoamerika Pintkunveno de ŝtatestroj kaj registaroj, kiu okazos la venontan vendredon la 15-an en la urbo Cuenca, Ekvadoro.

La evento, kies ĉeftemo estas "Novigo, Inkluziveco kaj Daŭripovo", estos antaŭita de renkontiĝoj de Naciaj Kunordigantoj kaj Kunlaboraj Oficistoj de Iber-Ameriko, la 12-an kaj 13-an de novembro, kaj renkontiĝo de iberamerikaj ministroj pri eksteraj aferoj, la 14-an.

La reprezentado de la Insulo konsistos ankaŭ de la kuba ambasadoro en Ekvadoro, Basilio Gutiérrez García kaj aliaj oficistoj de Minrex kaj la Ministerio de Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investo.

La Iber-Amerika Konferenco estas spaco por politika konsultado, dialogo kaj kunlaboro, konsistanta el 22 Latin-Amerikaj Ŝtatoj, plus Andoro, Hispanio kaj Portugalio. Kubo integris ĉi tiun mekanismon ekde kiam ĝi estis kreita en 1991, en Gvadalaharo, Meksiko.


Fonto: Cubaminrex

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up