Nacia Defenda Konsilantaro pritaksas la rekuperigajn laborojn tutlande

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-13 08:10:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, nov 13 (RHK) La Nacia Defenda Konsilio gvidata de sia prezidanto, Miguel Díaz-Canel, kunvenis ĉi-mardon posttagmeze por revizii  kun la aŭtoritatoj de Santiago de Kubo, Granma, Artemisa, Mayabeque kaj Havano, la progreson de la reakiro post la uraganoj kaj tertremoj kiuj lastatempe trafis la landon.

La konto de la Prezidanteco en X, raportas ke oni sciis pri pliaj replikoj de la du tertremoj okazintaj pasintdimanĉe, el kiuj pli ol 70 sentiĝis en Santiago de Kubo.

Tie komenciĝis la reakiro en Sano, Edukado kaj loĝejaj institucioj, ĉi-lasta nombrante 234.

Dume, en Granma 10 homoj estis vunditaj pro la tertremoj. En tiu provinco, la difekto en infrastrukturo sumiĝis al 3,518, de kiuj 54 estis totalaj kolapsoj.

Krome, institucioj de  sano (59) kaj edukaj (109)  estis damaĝittaj. El ĉi-lastaj, kvar ne  povis  rekomenci la lernejan jaron nun.

Siaflanke, Vicente de la O Levy, Ministro pri Energio kaj Minoj, klarigis, ke ĉiuj municipoj trafitaj de la tertremoj havas elektron.

Elstaris la sinteno de la homoj, kiuj tuj aliĝis por kunlabori kun la linilaboristoj elektraj. Akvopumpado kaj komunikadoj estis reestigitaj en la areo.

En la laborkunsido, la ŝtatestro rekonis la manieron kiel reakiro estas farata, kun sinkronigo inter ĉiuj administraj organoj kaj la subteno de la Revoluciaj Armitaj Fortoj, la Ministerio de Interno kaj la popolo, kiuj estis tre disciplinitaj kaj partoprena.

 

Fonto: ACN

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up