Kubo denuncis sekvojn de la usona blokado dum COP29

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-19 15:52:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @citmacuba

Havano, nov 19 (RHK) Kubo estas viktimo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono, asertis la kuba ministro Armando Rodríguez Batista ĉe COP29 en Azerbajĝano.

La blokado kaŭzis ekonomian damaĝon al Kubo je 5 mil 56,8 milionoj da dolaroj.

En la konferenco oni diskutis pri la graveco de klimata justeco kaj la justa transiro al pli rezistemaj ekonomioj. La bezono de evoluintaj landoj plenumi siajn devontigojn kaj gvidi klimatan agadon estis emfazita.

Estis menciita la graveco de internacia kunlaboro en la justa transiro.

Poste,la kuba ministro  renkontiĝis kun la Ministro de Alteduko de Azerbajĝano por plifortigi kunlaboron en Scienco, Teknologio kaj Novigado.

Kubo kaj Azerbajĝano lastatempe festis la 32-an datrevenon de siaj diplomatiaj rilatoj, kiuj estas karakterizitaj de amikeco kaj kunlaboro inter ambaŭ landoj.


Fonto: ACN

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up