Ekis naciaj cibersekurecaj agotagoj

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-20 18:41:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, nov 20 (RHK) Ekde hodiaŭ, Kubo okazigas  la trian Nacian Tagon pri Cibersekureco kun la celo altigi la percepton pri riskoj en la uzo de informaj kaj komunikadaj teknologioj.

Ĝis la venonta 30-a de novembro okazos renkontiĝoj inter la loĝantaro kaj la profesiulojj de la teknologio por kulturi scion pri la administrado de enhavo kaj platformoj por eviti fari aŭ esti viktimoj de krimo pro manko de scio aŭ instigo de triaj.

Laŭ la direktoro de institucia komunikado de la Ministerio de Komunikado, Cecilia Valdés, ankaŭ estos pritraktata la graveco krei pasvortojn en elektronikaj spacoj kiel sociaj retoj, personaj komputiloj kaj la starigo de akreditaĵoj por bankkartoj.

Valdés sciigis  ke kun la partopreno de la diversaj sektoroj de la lando okazos konkursoj pri kapabloj kaj teknologiaj foiroj.

Cibersekureco en la kariba nacio temigas la protekton de kritika infrastrukturo, kiel ekzemple industrioj, la sansektoro, energio kaj transportado.

Kubo ankaŭ donas specialan atenton al la protekto de la cifereca ekonomio, laŭ la ĝenerala direktoro de la Komputila Reto Sekureca Oficejo, Daniel Perea.


Fonto: ACN

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up