Nacia Banko de Kubo informis pri kazo de vultura fondaĵo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-23 09:01:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Nacia Banko de Kubo

Havano, nov 23 (RHK) La Nacia Banko de Kubo (NBK) raportis ĉi-vendrede, ke ĝi analizas sian defendan pozicion antaŭ la Alta Kortumo de Anglio kaj Kimrio, koncerne vulturan fondaĵon kun laŭleĝa domo en Kajmanaj Insuloj.

Laŭ la teksto, en februaro 2020, CRF I Limited, "vulturfonduso kun laŭleĝa domo en Kajmana Insularo, prezentis proceson kontraŭ nia banka ento antaŭ la Alta Kortumo de Anglio kaj Kimrio."

Ekde la komenco de la proceso, ni subtenis, ke koncerna fonduso ne tenas ajnan rilaton kun la financaj instrumentoj de la institucio kaj, tial, ne estis kaj ne estas kreditoro de la Nacia Banko de Kubo, la deklaro reliefigas.

La 19-an de novembro, la Civila Ĉambro de la Londona Apelacia Kortumo malakceptis la apelacion prezentitan de la BNC kontraŭ la verdikto de juĝisto Sarah Cockerill, sciigita la 4-an de aprilo 2023, kiu establis ke la Nacia Banko de Kubo daŭrigos en la procezo.

Ĝis nun, la noto klarigas, oni nur diskutis ĉu aŭ ne la anglaj tribunaloj povas aŭdi pri la aserto de la vulturfonduso; tial, ĉi tiu decido de la Apelacia Kortumo estas limigita al konsideri ke la proceso daŭras antaŭ la Kortumoj de tiu lando.

La NBK "analizas sian defendan pozicion por sekvaj paŝoj, kiuj estos raportitaj ĝustatempe; ratifante, denove, sian firman volon por dialogo kaj senŝanĝa respekto al ŝuldoj legitime kontraktitaj”, konkludas la letero.


Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up