Fidel ĉeestas en ĉiuj kubaj bataloj por suvereneco

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-25 07:07:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fidel Castro, gvidanto de la kuba revolucio

Havano, nov 25 (RHK) Kubo rememoras hodiaŭ la historian gvidanton de la Revolucio, Fidel Castro, ok jarojn post sia fizika malapero, dum ĝi ratifis sian premsignon en la konstanta batalo por defendi nacian suverenecon kaj sendependecon.

La datreveno venas meze de la eksterordinaraj klopodoj de la lando por resaniĝi post la lastatempa bato de du uraganoj kaj pluraj tertremoj, kiuj reliefigas la koherecon, patriotan sindevontigon kaj la valoron de solidareco, kiujn Fidel Castro alportis al la procezo de transformoj, kiu komenciĝis en 1959 sub lia gvidado.

Tiaj klopodoj okazas ankaŭ en la kunteksto de ĝisdatigo de la kuba ekonomia modelo, en scenaro de senprecedenca intensigo de la politiko de blokado kaj financa persekutado de Usono, kaj de la amaskomunikila milito antaŭenigita de tiu lando kun la celo subfosi la procezon revolucian  sur la insulo.

Tial, preter la bildo de la barbulo en sia olivverda uniformo, kiu igis Fidel Castron simbolon de kuba kaj universala ribelo, nuntempe lia heredaĵo estas vigligita en la tuta lando per produktivaj taskoj kaj konversacioj pri lia vivo, laboro kaj penso, inter aliaj agadoj.

Ĉi-tage, la ŝtupoj de la Universitato de Havano gastigos la junularan omaĝon al la revolucia gvidanto, per politika-kultura vespero, kiu festos la validecon de lia ekzemplo en la ĉiutagaj luktoj de la kuba popolo.

Siaflanke, la Centra Laborista  Organizo  de Kubo kaj la Unio de Junaj Komunistoj dediĉis al Fidel Castro pasintsabate  nacian tagon de volontula laboro, kiu memorigis la 65 jarojn de la unua alvoko de tiu iniciato celanta antaŭenigi produktivajn taskojn kaj akceli la laboron.

Ankaŭ ĵurnalistoj, oficistoj, laboristoj kaj homoj, kiuj havis rektan rilaton kun la revolucia gvidanto rakontis anekdotojn al la novaj generacioj pri tiuj renkontiĝoj, kiuj markis ilian vivon kaj permesis al ili kontroli la realajn dimensiojn kaj magnetismon de tiu, kiu estas konsiderata unu el la grandaj ĉefroluloj de historio kaj politiko de la 20-a jarcento.

Meze de la streĉiĝoj, kiuj markas la internaciajn rilatojn, hodiaŭ estas reasertata ankaŭ la pozicio de la Kuba Revolucio en la defendo de la justaj kaŭzoj de la mondo kontraŭ la pretendoj de la grandaj potencoj eternigi sian hegemonismon, kaj la bezonon de paco.

Antaŭtage, la ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez rememoris en la socia reto X la vizion de Fidel Castro pri ĉi tiu afero kun frazo de la kuba gvidanto:

«Ni estas malamikoj de milito, kaj estas la imperiistoj kiuj trudas militojn al la homaro. Kaj ju pli fortaj ili sentas sin, des pli danĝeraj ili estos. Kaj pro tio, ĉiu popolo, kiu batalas por sia suvereneco kaj sendependeco, defendas pacon.»


Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up