Memoro al Fidel Castro en Santiago de Kubo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-25 17:11:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Kubo, nov 25 (RHK) Omaĝo estis farita al ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz ĉi-lunde en la Heredaĵa Tombejo Santa Ifigenia, en la urbo Santiago de Kubo, por la 8-a Datreveno de lia morto.

En la ceremonio, kiu komenciĝis per la levado de la kuba flago sur la alta masto, Beatriz Johnson Urrutia, unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo (PCC) en la provinco, kaj membro de la Ŝtata Konsilio, kaj guberniestro Manuel Falcón, ili metis du bukedojn da rozoj antaŭ la monolito kiu enhavas la cindron en la Patrolanda Fronto de la Santiago-tombejo.

Poste, membroj de la Provinca Komitato de la komunista patrio  kaj gvidantoj de junularaj, amasaj kaj sociaj organizoj metis blankajn rozojn ĉe tiu sankta loko de la nacio.

Al ili aliĝis ĵurnalisto Noraleydis Becerril Caballero kun la poezio " Jen  estas Fidel".

Dum ĉi tiu lundo, la Santiago-popolo venas honori la historian gvidanton de la Revolucio 8 jarojn post lia morto.

Ĝis la venonta 4-a de decembro, dato en kiu la armegeneralo Raúl Castro Ruz deponis la keston kun la cindro de Fidel en la monolito, okazos tagoj de omaĝo al la vivo kaj laboro de la Historia Gvidanto de la Kuba Revolucio.

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up