Kuba junularo konfirmas sian fidelistan heredaĵon

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-26 07:48:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Omara García Mederos

Havano, nov 26 (RHK) Akompanate de la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, la kuba junularo ratifis ĉi-lunde la volon konservi la heredaĵon kaj laboro de Ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz (1926-2016), dum la oka datreveno de lia fizika malapero.

En politika-kultura vespero okazigita ĉe la piedo de la ŝtuparo de la Universitato de Havano, la ĉeestantoj elvokis la historian gvidanton de la Kuba Revolucio per poezio, kantado, flagoj, afiŝoj, fotoj kaj floroj, inter aliaj proponoj de korinklino kaj admiro.

Meyvis Estévez Echevarría, unua sekretario de la Nacia Komitato de la Unuiĝo de Junaj Komunistoj (UJC), emfazis la kunfluon de pluraj generacioj de samlandanoj por omaĝi Fidel el emblema loko kaj scenejo de tiom da bataloj.

Ok jarojn post sia foriro, la gvidanto asertis, ke kubanoj fieras scii, ke li ĉeestas kun sia naturo de eterne juna revoluciulo, protektita de la konvinko pri venko antaŭ ajna malfeliĉo.

Ŝi atentigis, ke la junularo, kreskintaj en sia ekzemplo kaj heredaĵo, ne kredas je aneksismo, defetismo aŭ lamentado kaj estas mergitaj en la ĉiutagan batalon por pligrandigi la laboron en la nunaj kondiĉoj.

"Ni daŭre  konstrui Kubon de solidareco, kiu batalas por paco kaj justeco, kun la konvinko pri la nerevokebla naturo de la Revolucio: eterne juna nacio", ŝi finis.

Ĉeestis al la memoromaĝo ankaŭ la membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la PCC, Esteban Lazo Hernández, prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo; Roberto Morales Ojeda, Organizo-sekretario de la Centra Komitato, same kiel la Komandanto de la Revolucio, Ramiro Valdés Menéndez, vicĉefministro;  la Komandanto de la Ribela Armeo, José Ramón Machado Ventura kaj aliaj membroj de la Politika Buroo, la Registaro, la amasaj kaj studentaj organizoj.


Fonto:  ACN

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up