Kubo ne akceptas enmiksiĝon, nek rezignas je socialisma konstruado

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-11-27 17:19:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 27 (RHK) Kubo ne akceptas  enmiksiĝon, nia lando ne rezignas sian modelon de socialisma konstruado, kiun ni devas perfektigi, kaj la lando meze de la plej malfacilaj cirkonstancoj daŭre antaŭeniros, emfazis la prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, interŝanĝante kun la urbo Lajas, komunumo kiun li vizitos ĉi-merkredon kadre de siaj kutimaj turneoj tra la nacio.

Post ekscii pri la sukcesa sperto de sukerkanproduktanto Luis Alberto Pérez Ortiz en proksimume 80 hektaroj, vizitante la sukerfabrikon de Ciudad Caracas, kiu pretas mueli komence de decembro kaj turneante la kvartalon en transformo de La Planta (antaŭe kontraŭleĝa setlejo), la Ŝtatestro parolis kun kelkaj dekoj da kamparanoj, kiuj atendis lin antaŭ la urba Partia sidejo.

La prezidento aludis la maltrankvilon, kiun iuj homoj povus havi pri la rezultoj de la elektoj en Usono; li diris, ke "por ni la rezultoj de ĉi tiuj elektoj ne estas novaj rezultoj. "Ĝi estis antaŭvidita scenaro, ĝi estis verŝajna scenaro, kaj ni prepariĝis por tiu scenaro."

Estas tute nesimetria rilato (Kubo-Usono), memoris la Prezidento, ĉar ili trudis al ni blokadon de pli ol sesdek jaroj, blokadon kiu plifortiĝis en 2019, kun regulaĵoj de la administracio kiu nun iras al la Blanka Domo, kaj ke ili restis kun la nuna, tio estas, ne estas problemo de administracioj.

"Du administracioj de malsamaj partioj konservis la saman pozicion de malamikeco kontraŭ Kubo." En tio, li konsideris, ni trapasis ĉiujn jarojn de la Revolucio, tio estas, la lando estas preta.


Fonto: Granma

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up