Havano, dec 5 (RHK) Eksponiĝo al atomradiado estas mortiga al homa sano, laŭ la Havana Modelo de Unuiĝintaj Nacioj (Havmun 2024). En la XXVIII-a eldono de ĉi tiu studenta forumo, junuloj malakceptis la armean uzon de radioaktivaj substancoj pro iliaj seriozaj efikoj al la medio kaj sano.
Unu el la grupoj ĉe la evento prezentis raportojn pri denaskaj misformaĵoj ĉe homoj eksponitaj al radiado kaj iliaj estontaj sekvoj. Ili ankaŭ avertis pri la danĝeroj de militaj konfliktoj en Mezoriento kaj la milito Rusa-Ukrainio pro la ebla uzo de nukleaj armiloj.
La forumo, kiu okazas ĉe la Universitato de Havano kaj la Nacia Kapitolo, traktas temojn de teknologio, medio kaj daŭripova evoluo.
Studentoj diskutas redukton de armil-investo kaj mediajn aferojn, dum pliigas sian scion pri internaciaj aferoj kaj la tagordo de UN.
La iniciato kongruas kun la Tagordo 2030 de UN kaj celas kontraŭbatali malegalecojn kaj antaŭenigi inkludon en sano kaj aliaj areoj.
Fonto: PL