Alvoko al la IX-a plenkunsido de la Centra Komitato de la Komunista Partio

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-12-06 08:03:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:Granma

Havano, dec 6 (RHK) La IX-a Plena Sesio de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo estis kunvokita por la venontaj 12-a kaj 13-a de decembro, kun la celo analizi esencajn aferojn de la kuba ekonomio kaj socio, meze de la kompleksa scenaro alfrontata de la lando.

La kunveno taksos la plenumon de la projekcioj de la Registaro por korekti distordojn kaj reakceli la ekonomion, la projekton de Ekonomia Plano kaj Buĝeto por 2025, atenton al ŝtataj kaj neŝtataj ekonomiaj agantoj, kaj agojn kontraŭ devioj kaj negativaj tendencoj en la kuba socio.

La IX-a Plena Sesio de la Centra Komitato ankaŭ inkluzivos en sian tagordon la sisteman respondecon de la Politika Buroo pri ĝiaj laboroj kaj decidoj en ĉi tiu etapo.

La evento ratifos la rolon de la Partio por certigi kaj realigi la ĉefajn programojn kaj prioritatojn de la lando.


Fonto: Granma

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up