Kuba prezidento ĉeestas omaĝan ceremonion al la generalmajoro Antonio Maceo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-12-07 12:44:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, dec 7 (RHK) Gvidite de la Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, okazis  politika kaj armea ceremonio  en la Maŭzoleo ĉe Cacahual, en ĉi-tiu urbo por la 128-a datreveno de la morto dum  batalo de la Generalmajoro kaj Generalleŭtenanto, Antonio Maceo kaj lia asistanto, Panchito Gómez Toro.

Kiel raportis la Prezidanteco en X, la ceremonio ankaŭ honoris la 35-an datrevenon de Operacio Omaĝo kaj la 90-an datrevenon de la naskiĝo de la revolucia batalanto Frank País.

Ĉeestis ankaŭ Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo kaj Organiz-sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo Generalo de la Armeo-Korpo, Álvaro López Miera, Ministro de la Revoluciaj Armitaj Fortoj; Generalo de divizio Lázaro Álvarez Casa, ministro pri internaj aferoj, kaj generalbrigadisto Amado Ricardo, sekretario de la Konsilio de Ministroj.

Ĉeestis estroj de la Partio kaj de la registaro en la ĉefurbo, ĉefaj gvidantoj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj kaj de la Ministerio pri Interno, batalantoj de la Ribela Armeo kaj la kaŝa lukto, internaciistoj, membroj de la Asocio de Batalantoj kaj parencoj de batalantoj, kiuj falis konforme al misioj.

Pri la dato, la prezidento esprimis en la sama socia reto: "Tre signifa tago por la Patrujo, al la elvoko de Maceo kaj Frank País, aldoniĝas la memoro pri la batalantoj, falintaj en internaciistaj misioj, kies restaĵoj estis alportitaj al la Patrujo. Antaŭ 35 jaroj, kiel parto de Operación Omaĝo al ili, nia respekto kaj totala admiro."


Fonto: ACN

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up