Honoron kaj gloron al la eminentuloj de la patrolando

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-12-10 09:30:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Tombejo Santa Ifigenia en Santiago de Kubo. Foto: Luis Alberto Portuondo

Havano, dec 10 (RHK) La intensa labortago de la estraro de la Komunista Partio de Kubo, la antaŭan tagon, estis markita de la engaĝiĝo al la Patrujo.

Kiam milda vento batis la palmfoliojn de la hereda tombejo de Santa Ifigenia, la Unua Sekretario de la Centra Komitato kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, metis florbukedon antaŭ la monolito kiu gardas la cindron de la Ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz.

Akompanate de la membro de la Politika Buroo kaj Organizosekretario, Roberto Morales Ojeda, la prezidento ankaŭ omaĝis al José Martí, Nacia Heroo; al Carlos Manuel de Céspedes kaj Mariana Grajales, Patro kaj Patrino de la Patrujo, kiel signo de la kontinueco de la sola Kuba Revolucio, kiu komenciĝis la 10-an de oktobro 1868.

Díaz-Canel iris al la tombejo, Nacia Monumento,  kien pilgrimis ĉirkaŭ cent mil homoj el Santiago, reprezentantaj la kuban popolon, la 4-an de decembro, kiam estis la oka datreveno de la deponado de la cindro de nia historia gvidanto.

Antaŭe, li taksis la sociekonomiajn evoluojn en la ĉefaj municipoj de la provincoj Guantánamo kaj Santiago de Kubo, same kiel la progreson de la reakiro de San Antonio del Sur, post la alsturmo de uragano Oscar.


Fonto: Granma

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up