IX Plensesio de la komunista partio pritraktas temojn de nacia intereso

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-12-13 08:51:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, dec 13 (RHK) La Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (KĈPK) analizas aferojn de ekonomia intereso, same kiel la ideologian efikon de multnombraj sociaj fenomenoj, dum la lasta laborsesio de la partia strukturo.

La evento, komencita ĉi-ĵaŭde, kaj prezidita de la unua sekretario de la PCC kaj prezidanto, Miguel Díaz-Canel, debatos la proponon de la Ekonomia Plano kaj Ŝtata Buĝeto 2025, krom atento al ŝtataj kaj neŝtataj ekonomiaj agantoj.

En dua momento, la kunvenintoj faros takson pri devioj kaj negativaj tendencoj ĉeestantaj en la kuba socio, kun  propono de agoj.

Laŭ gazetaraj informoj, la Komisiono pri Ekonomiaj Aferoj prezentos raporton vaste interkonsentitan kun pli ol 90 mil homoj en la tuta lando, inkluzive de ekonomiaj fakuloj, universitataj akademianoj, ekonomiaj agantoj, amasanoj kaj partiaj kaj registaraj strukturoj.

Same, la dokumento konsideras ĉirkaŭ mil proponojn devenantajn de ĉi tiuj interŝanĝoj, kiu antaŭdiras kritikan analizon de la nacia ekonomia realaĵo kaj la proponojn pri solvoj de la strukturoj de la organizo.

La partoprenantoj en la renkontiĝo ekzamenos la mekanismojn por la akcelo de kooperativoj, la progreson de la kuba strategio por makroekonomia stabiligo, la instigon al ekstera investo, turismon, la revizion de mekanismoj por asignado de fremda valuto al kompanioj, la merkatan kurzon de la insulo, inter aliaj aferoj.

La tagordo  ankaŭ traktos la efikon al la ideologio de la kuba socio de fenomenoj kiel la kultura koloniigo, la senkritikan akcepton de supozataj profitoj de la kapitalismo, la troigitajn prezojn de nutraĵoj, la malsentemon de iuj funkciuloj kaj la burokratismon.

Antaŭtage, la Centra Komitato de la PCC ekzamenis la progreson de nutraĵproduktado en la lando kaj la agojn celantajn malhelpi kaj kontraŭbatali krimon; same kiel la efektivigon de la nutraĵa suvereneco kaj nutra sekureco leĝo.

Tiusence, Díaz-Canel emfazis la gravecon transformi tiujn spertojn en regulon kaj esprimis sian konfidon, ke la kuba popolo havas multajn potencialojn por antaŭeniri.


Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up