Deputitoj analizas kompleksan situacion de loĝejoj en Kubo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-12-18 11:19:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 18 (RHK) En la ĉeesto de la Komandanto de la Revolucio Ramiro Valdés Menéndez, vicĉefministro de la Respubliko, la plenumo de la Loĝprogramo fine de la kuranta jaro kaj la projekcioj por 2025 estis diskutitaj  de la kubaj deputitoj en koncerna laborkomisiono.

Konsiderante la kompleksan situacion, kiun alfrontas la Konstrua sektoro, la vicĉefministro atentigis inter la ĉefaj mankoj la nekonvenan distribuadon de rimedoj, kontraŭleĝecojn en la komunumoj kaj la mankon de atento de la teritorioj al ĉi tiu sentema afero.

Aliaj gravaj temoj de nacia intereso estis diskutitaj, kiel la reakiro de la teritorioj trafitaj de uraganoj Oscar, Rafael kaj la tertremo de la 10-an de novembro, kaj la efektivigo de Registaj Projekcioj por korekti misagojn kaj reakceli la ekonomion.

La agado de la Loĝa Programo komenciĝis en 2024 kun fonduso de kvar milionoj 078 mil 519 domoj, el kiuj, pli ol duono situas en urbaj setlejoj.


Fonto: ACN

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up