La kuba prezidento gratulis laboristojn de la ekstera servo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-12-23 13:15:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, dec 23 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ gratulis la laboristojn de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj (Minrex) pro la 65-a datreveno de la fondiĝo de tiu organizo.

En lia profilo sur la socia reto X,  la prezidento ratifis la fidon de la lando al ilia laboro, kaj esprimis profundan rekonon por meritplena kaj efika servo-registro, kiu plenigas la popolon per fiero kaj altigas la nomon de Kubo en ajna angulo de la mondo.

La eksterafera ministro Bruno Rodríguez ankaŭ festis la daton kaj en  X-reto j memorigis, ke dum ĉi tiuj jaroj la kuba diplomatio defendis la Patrujon, la Revolucion kaj la Socialismon kun engaĝiĝo, disciplino kaj unueco.

Ni gratulas ĉiujn, kiuj kontribuis al la heredaĵo de Minrex, li notis.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Kubo estis establita per Dekreto de la Revolucia Registaro, anstataŭante la Ministerion de Ŝtato, departemento kreita ekde la tempo de la unua nordamerika okupado.


Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up