La komunista partio celebras 66-an datrevenon de la kuba Revolucio

Édité par Maritza Gutiérrez González
2024-12-27 09:08:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 27 (RHK) La 66-an datrevenon de la triumfo de la Revolucio festis ĉi-ĵaŭdon la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC), en ceremonio gvidita de la unua sekretario de tiu politika organizo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel.

Dum la aranĝo, kiu okazis en la Universitato de la Partio Ñico López, la membrokartoj de la PCC kaj la Unio de Junaj Komunistoj estis donataj al laboristoj, junuloj kaj veteranoj de la domo de supera edukado.

Same, grupo de elstaraj laboristoj estis rekonita pro sia dediĉo al la programo de manĝproduktado.

Laŭ raporto de la ĵurnalo Granma, la partoprenantoj en la festo deklaris, ke “la malamikeco de la imperio kontraŭ nia popolo ne haltigos nin kaj ni daŭre alfrontos la ideologian batalon kaj la ekonomian kaj financan militon, kiu estas farata kontraŭ ni, same kiel niaj propraj mankoj kaj eraroj certe ke ni venkos.”

La kunvenon ĉeestis ankaŭ la Sekretario pri Organizo de la PCC, Roberto Morales Ojeda, kaj ankaŭ kadroj kaj laboristoj de la Centra Komitato.


Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up