Daŭre venas gratulmesaĝoj al Kubo

Édité par Maritza Gutiérrez González
2025-01-02 10:34:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, jan 2 (RHK) La mondo ĉesas ĉe la jarŝanĝo, ĉar homoj petas la plej bonan por siaj amatoj. En la lasta momento de la malnova jaro, multaj ankaŭ preĝas por sano, paco, prospero kaj saĝo por ĉiuj. La bondeziroj al Kubo venas de diversaj nacioj, kaj de la unua kaj de la tria mondo, elstarigante la 66-an datrevenon de la Kuba Revolucio.

Gvidantoj el diversaj landoj esprimis sian gratulon. La sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio kaj la prezidanto de Mongolio sendis mesaĝojn al Miguel Díaz-Canel. La prezidanto de Turkmenio deziris "pacon kaj prosperon", kaj aliaj kiel tiu de Azerbajĝano kaj Timor Leste sendis ankaŭ siajn bondezirojn. Nicolás Maduro, el Venezuelo, kaj Luis Alberto Arce el Bolivio, emfazis la heredaĵon de Kubo en la batalo por libereco en Ameriko.

El Nikaragvo, Daniel Ortega kaj Rosario Murillo esprimis sian admiron por Kubo kaj ĝia revolucia historio. Al la gratuloj aliĝis ankaŭ la prezidanto de Namibio, memorante la efikon de la kuba venko en Afriko. Aliaj gvidantoj, kiel la kronprinco de Saud-Arabio kaj Serbio, deziris al Kubo sukceson.

Krome, la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj laŭdis la kuban reziston kaj ĝiajn atingojn, dum Rusio esprimis sian subtenon kaj deziron plifortigi amikecon. Dominika Respubliko kaj Barato ankaŭ esprimis sian intereson daŭrigi kunlabori kun Kubo.

Same venis mesaĝoj el Vjetnamio, Rumanio  kaj aliaj landoj el la tuta mondo kaj  latinamerikaj  kiel Kolombio, Peruo, Bahamoj  kc.

Fine, la Bolivaria Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko rekonis la gravecon de la Kuba Revolucio kiel ekzemplo de kuraĝo kaj digno, elstarigante mesaĝojn de subteno de partioj kaj sociaj movadoj en Latin-Ameriko.


Fonto: Granma

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up