Daŭras senpuneco de israela genocido en Gazao, denuncis kuba eksterafera ministro

Édité par Maritza Gutiérrez González
2025-01-03 12:09:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jan 3 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, denuncis la senpunecon de la genocido de la israela registaro kontraŭ la loĝantaro de Gazao, kiu lasis pli ol 45 mil mortintojn.

En mesaĝo ĉe la reto X, li indikis, ke israelaj trupoj daŭre sendistinge bombadas la civilan infrastrukturon de Gazao, detruante sancentrojn.

Ekde oktobro 2023, 45 581 viktimoj estis raportitaj, inkluzive de 1 057 sanlaboristoj.

Li ankaŭ menciis, ke la atakoj malobservas Internacian Humanitaran Juron kaj ke pli ol 70% de la viktimoj estas virinoj kaj infanoj.

La situacio plimalboniĝas pro la blokado de manĝaĵoj kaj medikamentoj.

La kuba pozicio malakceptas  la genocidon kaj postulas agadon de la Sekureca Konsilio de UN.


Fonto: PL

 



Commentaires


Laissez un commentaire
Tous les champs sont requis
Votre commentaire ne sera pas publié
captcha challenge
up