La kuba sansektoro estas sendube unu el tiuj plej prestiĝaj kaj rekonataj tra la tuta mondo kaj la internaciaj organizaĵoj pri sano kadre de la sistemo de UN tion esprimis jam plurfoje en diversaj forumoj.
Ne nur pro la alta nivelo de la kuracistoj sed ankaŭ pro la fakto ke en Kubo, la publika sano estas senpaga kaj konsiderata kiel rajto de ĉiuj civitanoj ekde la naskiĝo.
Tiamaniere, malgraŭ pluraj malfacilaĵoj materiaj, ne ĉesis labori la kubaj kuracistoj kaj eĉ dum la plej krizaj tempoj de la 90-aj jaroj formiĝis miloj da novaj kuracistoj kaj kreiĝis ampleksa kaj inkluziva sistemo kiu komenciĝas en la familiaj kuracistoj, kies celo estas la preventa agado kaj poste sekvas la reto de poliklinikoj, hospitaloj kaj institutoj.
En la specialeco de ortopedio ankaŭ notindas la sukcesoj atingitaj de la insulo laŭlonge de la lastaj 5 jardekoj, laŭ opinioj de elstaraj fakuloj el diversaj mondopartoj kiuj lokas la insulon je la nivelo de la plej evoluintaj landoj.
Laŭ la plej freŝaj raportoj, Kubo posedas nuntempe pli ol 1 300 kuracistojn pri ortopedio kun altranga profesinivelo, kiuj laboras aŭ laboris senkondiĉe en pluraj landoj kaj donas tiaspecajn servojn en ĉiuj hospitaloj ĝeneralaj kaj porinfanaj tra la tuta insulo.
La enkonduko kaj perfektigo de kompleksaj kirurgiaj teknikoj, la alta profesieco de ĝiaj specialistoj, kune kun la desegno de iloj por speficaj problemoj ortopediaj subtenas la progreson de tiu fako en Kubo, kiu efikas tre bone ne nur por miloj da kubanoj sed ankaŭ por amaso da aliaj civitanoj de la mondo.
Oni povas aserti ke en preskaŭ 50 landoj el ĉiuj mondopartoj uzatas la eksteraj fiksiloj RALCA, kreita kaj desegnitaj jam ekde la komenco de la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento flanke de la profesoro Rodrigo Álvarez Cambras, nuna prezidanto de la kuba societo de ortopedio kaj traŭmatologio.
En landoj kiel Usono, Kanado, Francio, Hispanioj, arabaj, afrikaj kaj latinamerikaj landoj oni utiligas nuntempe tiujn fiksilojn kiuj jam delonge elpruvis sian efikon.
Articles en relation
Commentaires
Laissez un commentaire
Tous les champs sont requisPlus de visites
- Le ministre cubain des Affaires étrangères : « La décision la plus correcte serait de lever le blocus »
- Díaz-Canel qualifie de correcte, bien que tardive et limitée, la décision d'exclure Cuba de la liste fallacieuse (+Post)
- Cuba remercie le monde entier pour son exclusion de la liste fallacieuse des États-Unis
- Les États-Unis font des pas dans la bonne direction, mais le blocus demeure
- Le ministre colombien des Affaires étrangères condamne la proposition d'ingérence contre le Venezuela