La usona registaro daŭre surdas al la peto de pli ol 140 mil civitanoj juĝi la arestitojn de la malliberejo de Guantánamo aŭ liberigi ilin.
Nek la usona prezidento nek la kongreso de tiu lando havas realan pretecon tion fari, spite al tio ke la malliberejo situanta en teritorio uzurpita al Kubo, ĵus plenumis 12 jarojn sub tia reĝimo karcera.
El preskaŭ 800 malliberuloj pro supozita partopreno en la atenco kontraŭ la ĝemelaj turoj de Nov-Jorko aŭ aliaj teroristaj agoj, nuntempe restas en la militbazo de Guantánamo entute 155, ĉefe el Jemeno.
La ceteraj estis translokitaj iom post iom al aliaj landoj, sen esti juĝitaj, ĉar la justico pendas en neniejo sub la neglektata karcero.
La centro estas konsiderata de humanitaraj organizaĵoj kiel moderna koncentrejo kie al la malliberuloj oni aplikas diversajn specojn de torturoj.
Inter tiuj torturaj metodoj elstaras la izoligo en prizonoj kun ekstremaj temperaturoj aŭ teni ilin ŝnurumitaj en feta pozicio dum pli ol 24 horoj.
Konstantaj malsatstrikoj de la malliberuloj kaj aliaj demonstracioj kiuj sukcesis esti malkaŝitaj tra la amaskomunikiloj, fine ornamis per sinistra haloo la malliberejon ege gardita.
Diversaj voĉoj tra la mondo aliĝis al la fermopeto de la malliberejo, inkluzive de UN al kiu estis adiciita la elekta promeso de la prezidento Obama.
En Usono mem grupo de aktivuloj pri homaj rajtoj, interalie, kelkaj estroj de la malliberejo, postulis la fermon de la karcero; eĉ la atesto de Morris Davis, kiu estis prokuroro kaj estro de la militaj komisionoj de la militbazo de Guantánamo inter 2002 kaj 2007, dum la registaro de George W. Bush, aliĝis al la petoj.
Davis esprimis ke “se iu alia lando estus traktante siajn prizonulojn tiel kiel Usono traktas ilin en Guantánamo, ni kritikus ilin tre forte”
La generalo de marista korpuso Michael Lehnert, kiu inaŭguris la karceron, akceptis ke “la strategio de arestado kaj demandado ĝenerale estis erara”, laŭ raportis la opinikolumno de la gazeto Detroit Free Press.
Fronte al la lavango de reklamacioj por fermi la karceron de Guantánamo adresitaj ĉefe al la Blanka Domo, Obama ŝirmas sin en la manovroj de la respublikana opozicio aŭ simple evitas pritrakti la embarasan temon.
Suspekteme, la ŝtata departemento de Usono fermis sian oficejon kiu okupiĝis pri demarŝoj por fermi la malliberejon; kun tiaspecaj decidoj flanke de Vaŝingtono estiĝas pliaj demandosignoj rilate la priparolitajn celojn haltigi makabran historion kies scenejo estas en Guantánamo.
Dume, kiel prave asertis la generalo Lehnert, “la decido plu teni la malliberejon en Guantánamo validigas ĉiujn negativajn perceptojn ekzistantajn pri Usono.