Havano, urbo rava

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-15 10:21:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Urbo, kiu  igas nin enamiĝi, mirigas kaj kaptas en siaj mistero, historio, kultura kaj arkitektura riĉeco, bruo kaj ĉiutaga vivo, tio estas Havano, en kiu kunfluas pasinteco, estanteco kaj estonteco.

Ĝi plenumas ĉi tiun 16an de novembro, 502 jarojn de fondiĝo, la ĉefurbo de Kubo kun sia sorĉa bretpado, vekas multoblajn sentojn. Tia estas ĝia magio, kiun la fama hispana dramisto Federico García Lorca asertis pri sia vizito en 1929: "Kiam mi trovis min antaŭ la monteno  El  Morro, mi sentis tiom grandan emocion kaj ĝojon, ke mi ĵetis miajn gantojn kaj pluvmantelon sur la teron."

Por aliaj kiel la meksikdevena poeto, sed kun kuba koro, Fayad Jamís, se Havano ne ekzistus, li elpensus ĝin, kaj por la kuba intelektulo Roberto Fernández Retamar ĝi estis la sola urbo, kiu vere apartenis al li.

Senmortigita de multaj en siaj skribaĵoj kaj kantoj, Havano ankaŭ trezoras riĉan historion de lukto kaj rezisto ekde tiu malproksima dekoka jarcento, kiam tabak-produktantoj ĉefrolis la ribelojn  kontraŭ la hispana metropolo inter 1717 kaj 1723; aŭ la celkonscia rezisto de la kreoloj de Havano al la preno de la antaŭa urbo San Kristoforo fare de la anglaj trupoj en 1762.

Sennombraj estas la spacoj kie estis forĝita kio hodiaŭ estas la ĉefurbo. La prestiĝa Universitato de Havano , la ŝtuparo kaj la ĉirkaŭaj stratoj atestis la fervoron kaj revolucian pensadon de la junuloj. Tra ĝiaj klasĉambroj pasis interalie elstaraj junuloj kiel Julio Antonio Mella, José Antonio Echeverría kaj la historia gvidanto de la Revolucio Fidel Castro (1926-2016).

Kaj hodiaŭ Havano, sen forgesi sian pasintecon kaj historion, tranĉas sian estantecon kaj estontecon. Ĝi estas renovigita, ĝi estas la objekto de multoblaj transformaj agoj. Ĝiaj loĝantoj laboras por ke ĝi daŭre estu Mirinda Urbo, titolo kiun ĝi oficiale ricevis en 2016. Alivorte, tiu urbo elektita en 2019 de la prestiĝa revuo National Geographic kiel unu el la rekomenditaj turismaj cellokoj por tiu jaro.

Havano ne ĉesas sian marŝon kaj hodiaŭ, post preskaŭ du jaroj de pandemio, ĝi denove malfermiĝas al eksterlandaj vizitantoj, ne neglektante epidemiologian gvatadon kontraŭ Kovim-19, kiu kvankam kontrolita estas ankoraŭ minaco tutmonde.

La majesta kaj speciala Havano, tiu urbo de mia infanaĝo, juneco kaj maljuneco, vivas. Kaj dume, ni  antaŭĝojas la 502-an datrevenon de ĝia fondiĝo kun ĝojo kaj entuziasmo,  kaj rigardas al la estonto.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up