Rande de la abismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-08 10:40:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nukleaj Armiloj. Bildo: larazon.es

La timitaj vortoj "nukleaj armiloj" estis eldiritaj en la kunteksto de la milito nuntempe kondukata en norda Eŭropo, kie la enmiksiĝo kaj totala foresto de komuna racio de pluraj okcidentaj potencoj povus dronigi la mondon en ruiniga atoma fungonubo.

Lastatempe, la prezidento de la Rusa Federacio, Vladimir Putin, ordonis al la armeo baldaŭ fari manovrojn per taktikaj atomaj arsenaloj, pro "provokaj deklaroj kaj minacoj de iuj oficistoj" de landoj de la Nordatlantika Traktato Organizo, NATO.

La termino Taktikaj Nukleaj Armiloj, TNA, estas ankoraŭ diskutata kaj la limo, kiu apartigas ilin de strategiaj armiloj, estas malklara ĉar, finfine, kvankam ili havas malpli detruan potencon, ili elsendas radiadon en kvantoj nekongruaj kun la vivo, tio estas, ili mortigas.

Nuntempe la lando kun la plej multaj tiaspecaj aparatoj en la mondo estas Usono, sekvata de Rusio, Pakistano kaj Israelo, kiu estas, cetere, la sola lando, kiu neniam subskribis  internacian traktaton por kontroli, inspektii aŭ reguligi sian arsenalon kaj kun la subteno de Vaŝingtono ne permesas ajnan superrigardon de ĝiaj instalaĵoj.

TNA-oj ankaŭ estas nomitaj batalkampaj bomboj, ĉar ili detruas malgrandajn kaj mezgrandajn celojn kaj la aparatoj por lanĉi ilin estas tre variaj, de artilerio, aviado, submarŝipoj aŭ mallongdistancaj misiloj.

Putin ordonis fari la ekzercojn post kiam la brita ministro pri eksteraj aferoj, David Cameron, deklaris, ke Ukrainio havas tutan rajton ataki rusan teritorion per la armiloj kiujn NATO donis al ĝi.

Baldaŭ poste, la prezidento de Francio, Emmanuel Macron, ripetis la malfeliĉan ideon sendi trupojn de Eŭropa Unio por batali subtene al  Kievo, kio egalas al deklaro de milito kontraŭ Moskvo.

Laŭ la rusa prezidento, la anonco de militaj ekzercoj kun TNA  povus malvarmigi kelkajn varmajn kapojn en Okcidento.

Tamen ni ne povas ignori la fakton, ke ĝia eventuala uzo en batalo malfermus la pordon al pli granda danĝernivelo, pro la simpla kialo, ke neniu povas antaŭvidi kia estos la respondo de la kontraŭulo, ĉi-kaze NATO, kiu ĉiam estis karakterizita pro ĝia  "facilanima elpafemo”.

Estas bone, en ĉi tiuj cirkonstancoj, memori la averton de Albert Einstein: “se la homaro iros al tria mondmilito, la kvara, se ekzistos postvivantoj, estos batalita per ŝtonoj kaj bastonoj.”

 

De Guillermo Alvarado


 

 


Rilataj Artikoloj


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up