
Foto: PL
De Roberto Morejón
La usona ŝtata sekretario, Marco Rubio, kutime eksplodas kontraŭ Kubo, sed unu el la plej freŝaj eksplodoj elstaras pro sia malsaĝeco, preterlaso kaj forlaso de la realo.
La eksa respublikana senatano, kiu asertas havi scion pri la plej granda el Antiloj kvankam li ne metis piedon sur tiun ĉi teron, priskribis la registarojn de Venezuelo, Kubo kaj Nikaragvo kiel "malamikoj de la homaro", kaŭzantaj -- li diris --- la migradkrizon en la regiono.
Estas okulfrape atribui dimensiojn, potencon kaj influon al Kubo por "minaci" la Homaron.
Fajriga forlaso de cirkonstancoj estas la ŝarĝo portata de la gvidanto de la Ŝtata Departemento, kiam li ignoras la migrajn fluojn tra Latin-Ameriko.
Li provas konvinki, ke la marŝo de honduranoj, elsalvadoranoj, gvatemalanoj, ekvadoranoj, kolombianoj, haitianoj, afganoj kaj indiĝenoj de Azio kaj Afriko al Usono estas fikcio.
Sed la intima amiko de la korupta Robert Menéndez vivas tiel obsedita de Kubo, ke li interpretas ĉion en toksa ŝlosilo, tra kiu li gvidis, kune kun Mauricio Claver Carone, la unuan administracion de Donald Trump kiu donis ŝraŭbturnon al la blokado.
Nun, kune kun la kavalkado de leĝdonantoj de supozata kuba origino, li anoncas novan baterion da sankcioj, por damaĝi ---li diras--- la reĝimon, kiam ili celas la loĝantaron.
La 20-an de januaro, Trump klarigis la oficialan sintenon, rekomenditan de Rubio kaj la aliaj kontraŭkubaj membroj de sia teamo, kaj revokis la ordonon de prezidento Joseph Biden, kiu forigis la kariban nacion el la listo de landoj kiuj subtenas terorismon, laŭ opinio de Vaŝingtono.
Sekve, reefektivigi pli grandajn kontrolojn pri eksportaĵoj, malhelpoj al eksterlanda helpo kaj bankaj transakcioj.
Okazas ke tiu, iam defiinta sinjoron Trump mem,-kiu primokis lin dirante “la etulon Marco”, dum ili sin frontis en la bazaj prezidentaj elektoj de 2016- tiu hodiaŭ kontraŭas al interŝanĝoj kun Havano, kaj asertas, sen pruvoj, ke ĝi subtenas terorismon.
Li faras tion kiam, de sia pozicio kiel estro de diplomatio, iuj povus atendi de li eksplodon de komuna prudento.
Kubanoj ne falas en tiun eraron. Ili scias, ke li rekomendas tion, kion li nomas firma sinteno al ĉi tiu insularo, tio estas, sufokado.
Tiu, kiu venis al la Kongreso en 2010 kaj intervenis en strategiajn komitatojn, estas akcipitro kaj aplaŭdas, ke lia estro proponas "pacon per forto".
Admiranto de dekstraj regantoj, ne hazarde li anoncis fine de januaro la decidon restarigi severan politikon kontraŭ Kubo, inkluzive de obstakloj por sendi monsendaĵojn.
Rubio, unu el la plej grandaj fiparolantoj pri Ĉinio, ŝatas perfortojn kontraŭ Kubo, la samaj perfortoj, kiuj ---kiel opiniis la ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez--- kaŭzos pli grandajn mankojn, disiĝon kaj elmigradojn.
Ĝuste la malo de tio, kion serĉas la Trump-administracio, laŭ ili asertas.