Kiel naskiĝis la kuba devizo Patrio aŭ Morto?

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-04 07:07:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba animo pleniĝis de doloro kaj kolero. Pli ol cent filoj de la patrolando estis mortigitaj kaj preskaŭ  kvar centoj estis vunditaj la 4-an de marto 1960.

La ŝipo La Coubre, el franca origino, estis viktima de du eksplodoj en la havana haveno. Ĝi eniris la kajon transportinte armilojn al la ĵusnaskiĝinta revolucio, kies celo estis sindefendi de la agresoj de tiu norda malamiko, kiu ne estis preta akcepti la liberiĝon kaj sendependiĝon de la kariba lando.

La kubaj aŭtoritatuloj denuncis tiun fiaĵon kiel teroristan agon de la usona agentejo de inteligencio (CIA) kontraŭ Kubo.

Post konsterniĝo kaj kolero naskiĝis firmeco kaj defio. Sekvatage, la 5-an de marto, Fidel Castro parolfermis la funebran ceremonion de tiu terorista atako kaj esprimis por la unua fojo tiun devizon, kiu fariĝis batalkrio de la kuba popolo ĝis hodiaŭ.

En sia parolado Fidel esprimis: “Ni ne ŝanĝiĝos pro la minacoj, nek pro la maniupladoj. Ni memoras ke iam ni estis nur 12 homoj kaj (..) nia forto estis tiom malgranda kaj sensignifa, ke neniu estis kredanta je nia kapablo rezisti (…) Kaj ni scios ne nur rezisti kiun ajn agreson, sed ni scios venki kiu ajn agreso, kaj denove ni sola alternativo estas la sama ol kiam ni komencis la revolucian batalon: libereco aŭ morto. Sed nun la libereco signifas ion plian: libereco signifas patrion. Kaj nia alternativo estas Patrio aŭ Morto!

Ses jardekojn poste, nia popolo daŭre alfrontas agresojn, persekutadojn, defias sieĝojn, erarojn kaj amasmediajn manipuladojn, sed la konvinko kaj alternativo estas ĉiam la sama: Patrio aŭ Morto! Ni venkos!



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up