Ĝenerala Sekretario de la Itala Komunista Partio
Okaze de la centjariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la ĝenerala sekretario de la Komunisma Partio en Italio, Marco Rizzo, salutas la ĉinajn gvidantojn, kamaradojn, popolon kaj respondas al kelkaj bazaj demandoj de El Popola Ĉinio (EPĈ).
EPĈ: Ĉi-jare estas la centjariĝo de KPĈ, laŭ vi kiuj estas ĝiaj plej rimarkindaj atingoj? Se per unu vorto vi devus resumi vian impreson pri Ĉinio, kiu ĝi estas? Kial?
Marco Rizzo: Certe la tri historiaj atingoj de la Komunisma Partio de Ĉinio estas resumeblaj tiele:
Unue, KPĈ enkondukis marksismon en Ĉinion kaj povis konformigi ĝin al la realo de tiu lando. Kiel ni scias, kaj kiel Lenino instruis al ni, marksismo ne estas statika teorio, sed gvidilo por la revolucia agado de la partio de la proletaro. Sen la kapablo apliki la instruojn de Markso al la "konkreta situacio" -- kiel Lenin diris -- la instruoj de Markso restas malviva litero.
Due, KPĈ enkorpigas la naciajn interesojn de la tuta popolo. Post unu jarcento, en kiu Ĉinio suferis dum ege malfacila tempo, kaj la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko estis la plej signifoplena historia afero por liberiĝo de la ĉina popolo. KPĈ gvidas la popolon en socia progreso kaj ekonomia disvolviĝo. La respekto kaj la amo, kiujn ĝi ĝuas en la lando, estas atesto pri tio.
Trie, post la liberiĝo, la ĉina popolo devis atingi memsufiĉon. Tio estis titana tasko, sed hodiaŭ -- rigardante la tutan trairitan vojon -- ni povas diri, ke ĝi estis realigita, almenaŭ en sia esenca parto.
Kiel itala komunisto, do el tiuj, kiuj rigardas la realon laŭ la vidpunkto de la klasbatalo en Italio, en tiu ĉi terura jaro de pandemio, en kiu riĉuloj iĝis pli riĉaj kaj malriĉuloj iĝis pli malriĉaj, mi ne povas forgesi la malavaran helpon, kiun la brigadoj de ĉinaj kuracistoj alportis al nia lando dum situacio de bezono, kune kun tiuj de aliaj socialismaj landoj, kiel la malgranda kaj nevenkebla insulo de Kubo.
Bedaŭrinde, kiel italo, mi hontas pro tio, kiel tiaj solidarecaj pruvoj estis reciprokitaj: kalumnioj al la registaroj kaj popoloj, kiuj helpis nin. Ĉi tio estas plua pruvo de la hontinda submetiteco de nia registaro al usona registaro kaj de la manko de ia ajn senco de nacia suvereneco flanke de nia registaro.
Dum malegalecoj kaj maljustaĵoj grandege pliiĝas tra la kapitalisma mondo, en Ĉinio ili malpliiĝas.
Dum en la tuta mondo militemuloj pliigas la tamburadon por milito, Ĉinio defendas pacon.
Tial, unu vorto, kiel itala komunisto, ne sufiĉas por ke mi esprimu miajn sentojn al Ĉinio, sed mi bezonas almenaŭ du: solidareco kaj paco.
EPĈ: Ĉinio klopodas forigi la malriĉecon, kaj ĝi helpis pli ol 700 milionojn da loĝantaro eliri el malriĉeco kaj per tio multe kontribuis al reduktado de malriĉeco en la mondo, pri tio kiel vi taksas?
Marco Rizzo: La malpliiĝo de malriĉeco en la mondo estas nur statistika iluzio. Se Ĉinio estus ekskludita de tiu konto, malriĉeco pliiĝus. Nur danke al la grandaj sukcesoj de tiu lando kaj al ĝia demografia pezo la mondo hodiaŭ povas fieri, ke ĝi atingis ĉi tiun rezulton.
La katastrofa administrado de la pandemia krizo en iuj landoj nur pligravigis jam ekzistantan tendencon. Nia lando pro tio nun serioze suferas de la konsekvencoj.
Anstataŭ plibonigi la rilatojn inter popoloj, niaj regantoj rifuzas la egalecan kunlaboron oferdonitan de landoj kiel Ĉinio kaj daŭre suferas de la diktato de iuj landoj, je malprofito de la interesoj de la grandega plimulto de la itala popolo kaj favore al malgranda rondo de monopolistoj.
EPĈ: En la lastaj jaroj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Italio pli kaj pli multiĝas kaj profundiĝas, do kiel vi taksas ĉi tiujn kunlaborojn?
Marco Rizzo: La kunlaboro inter Italio kaj Ĉinio povus multe pli disvolviĝi, se nur ni ne devus suferi la diktatojn de Usono kaj Eŭropo. Pri transportoj, la strategia pozicio de nia teritorio estus perfekta, ĝiaj havenoj estus bonegaj renkontopunktoj inter Oriento kaj Okcidento, kun bonegaj avantaĝoj por ĉiuj.
Komerca interŝanĝo ankaŭ povus esti multe pli ofta ol la nuna, almenaŭ ĝi povus esti komparebla al tiu de Germanio kun Ĉinio, kiu anstataŭe estas pli ol duobla. Bedaŭrinde niaj registaroj malpermesas tion al ni.
Nia partio, por tio, kion ĝi povas fari, intencas favori kulturajn interŝanĝojn kaj fari premon por komenci pacpolitikon, reciproke respektante ĉiujn popolojn.
EPĈ: Kian estontecon vi antaŭvidas por KPĈ interne kaj ekstere al Ĉinio?
Marco Rizzo: KPĈ ĝuas respekton en la lando, kaj ĝi havas malmultajn egalulojn en la mondo. Oni nur povas antaŭvidi, ke ĝi daŭre plifortiĝos, ĉar sukcesoj pliiĝos kaj estos venkitaj malfacilaĵoj, pri kiuj la ĉinaj gvidantoj ĉiam parolis tre sincere. Do ni certas, ke ni facile pravu en nia antaŭvido.
La itala popolo montris simpation al la ĉina popolo, kiam la ĉina popolo helpis la italan popolon en okazo de bezono. Ni kredas, ke la batalo por vero kaj paco ankaŭ povas esti venkita en Italio. Ni respondas pri tio per la vortoj de la granda itala komunisto Antonio Gramsci: "La pesimismo de la racio, la optimismo de la volo".
(Esperantigita de Pietro Fiocchi)
Fonto: esperantlingva gazeto El Popola Ĉinio