De Torino al Aruŝo: invito al esperantista kongreso en Afriko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-30 09:41:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: uea

El Esperantujo ni diskonigas informon el la Estrara Komuniko  49 sendita de Stefan MacGill pri  invito al la venonta Uk en Afriko.

La informo sciigas  ke  en Torino, kadre de la 108-a Universala Kongreso,  partoprenis  homoj el ĉiuj kontinentoj. Afriko aparte estis reprezentita per aktivuloj el Angolo, Benino, Burundo, Madagaskaro, Niĝerio, Tanzanio kaj Togolando. Temis pri senprecedenca nombro de afrikaj partoprenantoj.

Ĝenerale estis bonegaj impresoj pri la renkontiĝo kaj pri la gastiganta urbo Torino. Multnombre kongresanoj  ĉeestis la oficialan prezenton de John Magessa pri la venontjara Universala Kongreso, la unua en Afriko!

Leviĝis oportune demandoj kaj venis kontentigaj respondoj jen de la LKK, jen de la Kongresa fako de UEA, jen de homoj alikontinentaj, kiuj iam vizitis Afrikon. Espereble, ĉio estis nun sufiĉe klara (kompreneble oni povas ankoraŭ, skribi, demandi, se oni bezonas pli da klarigoj)! Jam ne plu estas kialo por ne vojaĝi al Afriko.

En Aruŝo ekzistas ĉiuj servoj, kiujn oni trovas en ĉiuj grandaj urboj: diversaj hoteloj, busoj, ATM-aŭtomatoj, polico, bankoj, apotekoj, malsanulejoj ktp. Kaj plia bona novaĵo: por alikontinentanoj ne estas devigo havi vakcinon por eniri Tanzanion! Bonvolu jam nun komenci plani vian vojaĝon al la 109-a UK.

Aruŝo ĝojas bonvenigi vin ĉiujn por spertigi vin pri la bunteco kaj riĉeco de Tanzanio, la hejmo de gravaj mirindaĵoj. Tie la LKK preparas por vi agrable neforgeseblan kongreson en 2024. La kongresa temo estas: ‘Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo’. Bonvolu konsideri…kaj nun aliĝi al la 109-a Universala Kongreso por ĝui la plej favorprezan aliĝperiodon!

Jen la invito de UEA al la 109-a UK en Afriko, en Aruŝo, Tanzanio!.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up