Unesko kaj mediprotektado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-10 09:32:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En junio oni  celebras la internacian tagon pri medio. Lige al tiu ĉi temo ni atentigas ke la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Eduka, Scienca kaj Kultura (Unesko) avertis pri alarma efiko de klimata ŝanĝiĝo sur la oceanoj, kun varmiĝo kaj altiĝo de la marnivelo.

La plurflanka ento urĝigis agadon antaŭ la defia scenaro, longe traktita en sia raporto 2024 pri la Ŝtato de la Oceano, publikigita ĉi-semajne kun la kontribuo de cent sciencistoj el 30 landoj kaj la subteno de Islando.

La raporto analizas datumojn, kiujn la organizo konsideras maltrankvilaj pri akvovarmiĝo, altiĝo de la marnivelo, poluado, acidiĝo, maloksigenado, blua karbono kaj la perdo de biodiverseco.

Pri la dokumento, la ĝenerala direktoro de Unesko, Audrey Azoulay, insistis pri la kreskantaj sekvoj de la klimata ŝanĝiĝo sur la oceanoj.

Indas memori ke ĉiuj alarmoj sonoras, krom efektivigo de la Pariza Interkonsento kontraŭ  klimata ŝanĝo (2015), tial Unesko alvokas  membroŝtatojn investi en la restarigo de maraj arbaroj kaj pli bone reguligi marajn protektitajn areojn, kiuj estas gravaj rezervoj de biodiverseco.

Laŭ la raporto de Unesko, la rapideco de oceana varmiĝo duobliĝis en la lastaj 20 jaroj.

Malgraŭ la Pariza Interkonsento, kun kiu la internacia komunumo konsentis labori por konservi la plialtiĝon de temperaturoj sub du celsiusgradoj kompare kun antaŭindustriaj niveloj, en la oceanoj ili jam pliiĝis je 1,45 celsiusgradoj, kun punktoj identigitaj kie superas du gradojn.

Koncerne la marnivelon, ankaŭ ĝia altiĝo-rapideco duobliĝis en la lastaj tri jardekoj, kun entute naŭ centimetroj, kio endanĝerigas, unualoke,  la vivon en eta insulaj ŝtatoj.
Alia afero, pri kiu Unesko avertas en sia raporto, estas la perdo de oksigeno, kiu "sufokas marbordajn speciojn".

Meze de la nuntempa kriza epoko ne nur primedia, urĝas pli kaj pli aktive labori por haltigi la nunan rapidiĝon de varmiĝo kaj altiĝo de marnivelo pro la senrespondeca homa agado.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up