Nova komisiono por virina agado: por sociaj rajtoj en la esperanta komunumo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-10 09:23:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

2-a Afrika Kongreso de Virinoj en Aruŝo, Tanzanio

Post du jaroj da preparado, finfine la unua reta renkontiĝo de virinaj aktivuloj okazis en la 18-a de majo. Partoprenis10 personoj; post du-horaj diskutoj, la ĉeestantoj proponis restarigi la komisionon de Virina Agado, kiu provizore konsistas el 4 membroj el 4 kontinentoj. Poste Arko (Gong Xiao-feng), estraranino pri Virina Agado, sendis oficialan peton al UEA.

La 25-an de majo ĉe la Estrara kunsido de UEA, estis aprobita la decido restarigi la Komisionon pri Virina Agado, kiu celas inviti pli da virinoj lerni kaj propagandi Esperanton, diskonigi al la mondo la sociajn virinajn problemojn kaj strebi al ties solvoj.

Post 35 jaroj da malapero, la komisiono estas reprezentata de 4 virinoj el 4 kontinentoj: Malgosia Komarnicka el Pollando; Alessandra Madella elItalio/Ĉinio; Miora Raveloharison el Madagaskaro kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo. La Estraro de UEA proponis la membrecon de sinjorino Arko el Ĉinio, kiel reprezentanto de la komisiono por UEA.

Ekde la fino de la 70-aj kaj ĝis lafino de la 80-aj jaroj, funkciis komisiono por Virina Agado de UEA (KVA). Unu el la atingoj de tiu ĉi komisiono estis la aperigo de la revuo Sekso kaj egaleco inter 1979 kaj 1987, redaktita de Anna Löwenstein, tiam Anna Brennan. Tiu ĉi revuo publikigis novaĵojn pri virina agado ĉirkaŭ la mondo.

La restarigo de tiu grava komisiono, signifas novan oportunon aŭdigi la voĉojn de niaj virinoj en plej diversaj mondopartoj, kie ili suferas diskriminacion pro plej diversaj kialoj kaj iliaj rajtoj estas silentigitaj. Ni komune strebu al vera ŝanĝo de tiaj realaĵoj.

La komisiono de Virina Agado bonvenigas ĉiujn virinajn esperantistojn aliĝi al nia Virina Agado. La unua aprobita agado de la nova komisiono estas rondiranta rakonto kune verkata de virinoj tra la mondo. La unua publika kunsido pri Virina Agado okazos en la UK, Aruŝo, Ni invitas ĉiujn homojn, kiuj interesiĝas pri nia agado, fizike aŭ rete ĉeesti nian kunsidon.

Ne hezitu kontakti nin, se vi interesiĝas kaj volas aliĝi al ni:
virina.agado@esperanto.org

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up