Esperanto-kurso por hispanparolantoj en 2024

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-25 12:16:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: uea-org

Laŭ gazetara komuniko de Universala Esperanto-Asocio, ekde 2020,  seninterrompe, kune kun Kolombia Esperanto-Ligo (KEL)  ĝi ĉefkunlaboras por ĉiujare okazigi retajn Esperanto-kursojn por hispanparolantoj.

En kelkaj jaroj partneras ankaŭ TEJO kaj aliaj landaj asocioj de UEA, kiel Hispana Esperanto-Federacio kaj Meksika Esperanto-Federacio, krom aliaj grupoj. Tiu agado okazas kadre de la Amerika Komisiono de UEA ĉefe kiel informa agado, kiu tamen kontribuas ankaŭ al la instrua, reta kaj varba agadoj de UEA.

Al tiu agado entute ĝis nun aliĝis pli ol 2000 lernintoj el 29 landoj en la lastaj jaroj. La kursoj estas senpagaj kaj celas kaj komencantojn kaj progresantojn. Ĉiu lernanto havas aliron al vasta materialo, parolsesioj, lerniloj kaj virtualaj lecionoj gviditaj de spertaj esperantistoj, kiuj volontule instruas la bazojn de la lingvo, krom prononcadon, historion kaj panoramon de la Esperanto-movado kaj aliajn temojn.

En 2024 la kurso, al kiu jam aliĝis pli ol 300 lernontoj, okazos de la 2-a de oktobro ĝis la 23-a de novembro, tiel ke ĉiuj lernintoj povos post konkludo de la kurso tuj sperti Esperantujon per partopreno en la 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto, komenciĝonta la 28-an de novembro: vk.esperanto.net.

La kurson oni proponas al lernantoj laŭ du diversaj horaroj: je la 17h00 UTC kaj je la 00h00 UTC, ĉiujn merkredojn kaj sabatojn, aldone al kromsesioj por solvi dubojn, pliesplori temojn kaj amike esperantumi kun lernantoj de aliaj klasoj kaj invititaj ĉeestantoj. Ĝis la 29-a de septembro eblas aliĝi al la kurso, ĉu kiel komencanto, ĉu kiel progresanto, ĉu kiel kunlaboranto per la ligilo cursos.esperanto.co, kie ankaŭ troviĝas kelkaj eblaj demandoj kaj respondoj, krom detala kalendaro kaj enhavo.

Ĉiujare la enhavo de la kurso pliboniĝas kaj la instrumetodoj evoluas. Jam en 2020, okaze de la Tago de Ameriko (youtu.be/IAeaTnP1tFM), kelkaj el la lernintoj povis post la kurso plene sukcese prelegi, tute flue. Similaj fluaj paroladoj ankaŭ estis en 2021, okaze de la fermo de la 2-a eldono de la Esperanto-kurso por hispanparolantoj: de tiam la kurso ĉiam finiĝas per oficiala fermo, kiu enhavas kaj prelegojn de lernintoj kaj invitojn de E-organizoj al ekaktivado en nia komunumo.

Ĉar la kurso estas tute senpaga por ĉiuj aliĝintoj kaj aldone UEA simbole kompensas instruistojn kaj organizantojn, se vi volas kaj povas helpi, via amika donaco bonvenas al la Fondaĵo Ameriko de UEA. Por pliaj detaloj oni devas viziti la retejon ĉe uea.org

UEA kore dankas al la instruistoj kaj organizantoj, kiuj diligente laboras por tiu grava agado, kaj bondeziras al ĉiuj lernontoj agrablan ekposedon de la internacia lingvo Esperanto, kiu fine apartenas al la tuta homaro.


Fonto: uea.org/gk/1187a1

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up