Kubo partoprenos laŭ sia kondiĉo de portempa prezidanto de la ekonomika komisiono por Latinameriko kaj Karibio (CEPAL) en la 35-a sesio de la Plena Komitato de tiu ĉi organizaĵo.... Legu pli


Havano, jul 28 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenas ĉi-marde en la virtuala kunsido de la Forumo de Sao Paŭlo okaze de la 30-a jubileo de tiu platformo per alvoko al unueco de la progresemaj fortoj.... Legu pli


En la orienta urbo nomata Santiago de Kubo situas la iama milita Kazerno Moncada. Santiago de Kubo, kiu festas sian 505-an jubileon dum tiuj ĉi tagoj, estas la ĉefurbo de la samnoma orienta provinco... Legu pli


Havano, jul 23 (RHK) La ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo eldonis ĉi-ĵaŭde oficialan deklaron per kiu informas ke ĝia kliniko en La Paz estos je dispono de la bolivia popolo kaj samtempe denuncas la uzurpadon faritan de la puĉistoj.... Legu pli


Havano, jul 20 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel skizis kiel vojlinio rilate la nutran produktadon enlande, la atenton pri tio, kion diras la akademianoj kaj ankaŭ la produktantoj.... Legu pli


Kubo nun travivas novan etapon de epidemia kontrolo kaj malparaliziĝo. Ĉiuj provincoj, escepte de Havano, la ĉefurbo, travivas la duan fazon de la rekuperiĝa etapo postCovid.... Legu pli


La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenos la mondan pintkunsidon virtualan de la Internacia Organizo de Laboro (IOL) pri la Covid-19 kaj la labormondo.... Legu pli


Havano, jul 6 (RHK) Antaŭ 30 rajoj, laŭ iniciato de Fidel Castro kaj Luiz Inácio Lula da Silva, kaj laŭ la kunvoko de la partio de la laboristoj de Brazilo, en malfavora kunteksto por la monda maldekstrularo, kaj kiam multaj kredis ke socialismo eniris seneliran krizon kaj rezignis fronte al avanco de novliberalismo kaj la dekstrularo, efektiviĝis en Sao Paŭlo, inter la 2-a kaj 4-a de julio 1990, la renkontiĝo de partioj kaj movadoj politikaj de Latinameriko kaj Karibio, rebaptita jaron poste kiel Forumo de Sao Paŭlo. ... Legu pli


Miguel Díaz-Canel kaj Manuel Marrero, kubaj prezidento kaj ĉefministro

En la lasta laborsesio de la portempa grupo pri la epidemio de Covid-19, kiun gvidis la prezidento Miguel Díaz-Canel, la vicprezidento Salvador Valdés, kaj la ĉefministro Manuel Marrero, la ministro pri publika sano José Ángel Portal klarigis ke en la lando restas enhospitaligitaj ĝis ĉi-merkrede totalo de 102 personoj konfirmitaj kun Sars-Cov-2, kio reprezentas nur 4,4% el la 2319 malsaniĝintoj en la lando ekde la 11-a de marto.... Legu pli


La brazila pastro kaj teologo Frei Betto publikigis artikolon kies nomo estas “Prijuĝoj kaj diskriminacio estas venenoj kontraŭ homrajtoj”.... Legu pli


Prelego pri historio de Esperanto dum la 6-a kongreso de KEA

Okaze de la jubileo de Kuba Esperanto-Asocio (KEA) , kiun ni festas ĉi tiun 16-an de junio, ni ne povas forgesi la pionirojn de tiu ĉi nobla ideo en nia lando kaj invitas la kubajn esperantistojn daŭre ellerni kaj praktiki tiun ĉi belan kaj utilan lingvon por internacia kompreniĝo.... Legu pli


Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

Havano, jun 8 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis ke oni jam analizis kaj decidis pri la komenco de la nova normaleco, se la nuna semajno evoluas favore al tiu momento, kaj aldonis ke la nova normaleco daŭrigos la batalon kontraŭ la Covid-19.... Legu pli


La ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla rifuzis hodiaŭ la novajn punregulojn anoncitajn de Usono kontraŭ sep institucioj de la kariba insulo.... Legu pli


La prezidento Miguel Díaz-Canel gratulis ĉi-merkrede la unuan sekretarion de la komunista partio, Raúl Castro, okaze de lia 89-a naskiĝdatreveno kaj esprimis dankon pro lia senlaca defendo de la kuba revolucio.... Legu pli


Havano, jun 1 (RHK) Per deklaro de la ministerio pri publikaj rilatoj, Kubo esprimas sian firman rifuzon kontraŭ la kalumnia inkludo de la insulo en liston de la usona ŝtatdepartemento tilate al landoj, kiuj supozate ne plene kunlaboras kun la usonaj streboj kontraŭ terorismo, publikigita la 13-an de majo 2020, kiu estis firme rifuzita de la prezidento Miguel Díaz-Canel.... Legu pli


up