La malantaŭa pordo

La 21-an de Oktobro 2020: Spektante la ĵurnalon mi demandas min ĉu la homaro retroiris. Ĉeestinte la debaton inter Trump kaj Biden mi konkludis, ke la destino de la mondo hodiaŭ estas, plejparte, en la manoj de senrespondecaj homoj, kiuj havas eĉ ne minimuman pudoron por akcepti, ke ilia ĉefa devo estas tiu pri la financa sistemo, kvankam tio signifas malsaton, morton kaj detruon de la medio.... Legu pli


De antaŭ kelkaj semajnoj, Kubo denuncis plian fojon la agadon de usonaj organizoj, kiuj daŭre pagas por estigi politikan opozicion en Kubo kaj provoki subfosajn agadojn.... Legu pli


Elvoki la komandanton Camilo Cienfuegos en la 61-a datreveno de lia fizika malapero, estas ankaŭ poemo al la vivo de speciala homo, kiu vivas hodiaŭ en la animo de sia popolo.... Legu pli


Unu plian fojon, la prezento de la jara raporto de Kubo pri la sekvoj de la usona blokado en la ekonomio kaj la vivo de la kuba popolo, konsistigis bone fundamentitan denuncon kontraŭ tiu agresema politiko, klopodanta sufoki la plej grandan el la Antiloj, kaj evidentigas la malkapablon historian de tiu nordamerika lando “agnoski ke Kubo estas suverena lando”, tiel asertis la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez ĉi-ĵaŭde en Havano.... Legu pli


Kiam oni parolas pri elstaraj homoj de la kuba historio devas proksimiĝi al la homoj de la jaro 1868, tiuj kiuj la 10-an de oktobro de tiu sama jaro, en la sukerfabriko La Demajagua, oriente de nia insulo, levis sian batalkrion por la sendependigo de la lando.... Legu pli


Che Guevara inter ni

Kiam oni diras ke Che Guevara estas inter ni, ne temas pri nura frazo. La kuba Revolucio ankaŭ nutris sin de la internaciismo kaj sindevigo kun aliaj popoloj, kiuj distingis la heroan gerilanon.... Legu pli


Timo kaj faŝismo

Estigi timon estas tre antikva politika metodo, ĉefe en la historio de Usono. De la „kruela” bildo de la originaj popoloj de Nord-Ameriko ĝis la geedzoj Rosenberg kaj la viktimoj de makartismo, inkluzive de ribelantaj nigruloj, meksikanoj, japanoj, araboj, rusoj, ĉinoj, kubanoj, venezuelanoj kaj longa ktp, la hororo pro imagita aŭ pli-malpli reala malamiko funkciis kiel unuiga faktoro.... Legu pli


Kiel sciate, la hispana lingvo estis altrudita de la hispanoj en la plejparto de la amerika kontinento kaj kun la tempopaso naskiĝis la tiel nomata varianto de la amerika hispana lingvo kies trajtoj diferencigas ĝin de la normoj uzataj en Hispanio.... Legu pli


Ĉu restaŭrado en Vaŝingtono ?

Kiam S-RO Barack Obama en 2008 nomumis la centristan veteranon Joseph Biden sia kandidato por la vicprezidanteco, ŝajnas ke la prudento trudiĝis : la demokratoj jam esprimis sian deziron de rompo per sia elekto de progresema nigrulo kontraŭinta la vjetnaman militon, por sekvi al s-ro George W. Bush. En la venonta Novembro la demokrata kandidato estos s-ro Biden. Nu, li inspiras nenian fervoron. Bona politika kribrado do postulis ke li elektu por sia kunlistano simbolon pli entuziasmigan. Ne tiun de la politika radikaleco, sed tiun de “inkludo”. Pro tio li nomumis s-inon Kamala Harris, filinon de enmigrintoj, unu jamajkano, la alia hindino edziĝinta al judo.... Legu pli


Malgraŭ tio ke oni devas koncentri la atenton kaj klopodojn bremsi la Covid-19, en Kubo daŭras zorgeme la atento al la problemo pri maljuniĝo kaj malalta nasko-indikilo.... Legu pli


Havano, aŭg 20 (RHK) Ekzistas vortoj, kiuj difinas estontecojn. Kiam oni skribu pri la kuba ekonomio en tiu ĉi jarcento, terminojn kiel dualeco kaj unuigo mona ne mankos en la ekonomiaj priskriboj aŭ popola anekdotoj, ĉar ĉio kio multe signas la vivon de popolo ankaŭ eniras la nacian historion.... Legu pli


Havano, aŭg 19 (RHK) Kubo devos finis komence de 2021 la klinikan elprovon de sia vakcina kandidato Soberana 01 kontraŭ la Covid-19.... Legu pli


Malmultas homoj, kiuj estas memorataj de siaj popoloj per miksaĵo de respekto, admiro kaj danko kiel Fidel Castro, pro la humanisma kaj solidara agado, kiun li gvidis.... Legu pli


Havano, aŭg 10 (RHK) Konsiderante la kreskon de pozitivaj kazoj de Covid-19, konfirmitaj dum la lastaj tagoj enlande, lige al fokusoj kaj eventoj en Havano kaj la najbara provinco Artemisa, la portempa laborgrupo por prevento kaj kontrolo de la nova kronviruso decidis ke Havano reeniru la fazon de aŭtoktota transmisio limigita.... Legu pli


Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

Havano, aŭg 8 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel rifuzis ĉi-sabate la maldisciplinon kaj serespondecon fronte al la Covid-19, kiu provokis revigliĝon de la kontaĝoj dum la lastaj tagoj.... Legu pli


up