La jaro 2018 markis gravajn momentojn por la kuba kaj la internacia esperanto-komunumo: jen resume versio de kelkaj el la plej gravaj kunvenoj organizitaj de la kuba esperantistaro, plus aliaj, kiuj havis partoprenon de kubaj esperantistoj. ... Legu pli
La iama vilaĝo de Sankta Kristoforo de Havano festas sian 499-an datrevenon, tial ke la 16-an de novembro 1519 oni celebris la unuan meson kaj magistrato-kunsidon, historia momento rekonata kiel fonda aranĝo de nia urbo, kiu hodiaŭ ne ĉesas allogi siajn loĝantojn kaj vizitantojn per multaĝaj palacoj, artismaj kradoj kaj la ĉiutaga bruo de ĝiaj stratetoj, kiuj transdonas koron de urbo forĝita per realoj kaj esperoj de tiuj kiuj igis ĝin magia kaj ĉarma.... Legu pli
La 8-an de oktobro de la jaro 1967 la komandanto Ernesto Che Guevara estis vundita kaj kaptita de la armeo en Bolivio, kie li batalis kun la gerilanoj de tiu lando favore al liberiĝo de la sudamerikaj teroj. ... Legu pli
La diplomatia misio de Kubo antaŭ UN elstarigis ke la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo altrudita de Usono al la insulo, kiu nuntempe pliintensigas siajn agojn, konsistigas bremson por atingi daŭripovan evoluon.... Legu pli
La 30-jara jubileo de la Esperanto-elsendoj en Radio Havano Kubo estis okazo prifesti historion de fruktodona kunlaboro inter la radiostacio kaj Kuba E-Asocio. ... Legu pli
Radio Havano Kubo en Esperanto jubileas! La 11-an de septembro la Esperanto-elsendoj de Radio Havano fariĝas 30-jaraj. Ĝuste por solene festi tiun ĉi okazaĵon, marde la 11-an de septembro nia teamo partoprenos vivan elsendon radian kaj fejsbukan inter la 15.00-17.00 horo laŭ UTC. ... Legu pli
Usono kreis malklaran temon por klarigi tion kion ĝiaj heroldoj taksis kiel “sonatakoj” suferitaj de iliaj diplomatoj en Kubo, laŭ ili juĝis, sed fronte al la malriĉa fundamentado kaj malmulta kredeco de tiu teorio, ili ŝanĝis la supozatan originon de tiuj incidentoj.... Legu pli
En la dua numero aprila-junia de 2018 de la Unesko Kuriero aperas tre interesa artikolo kun belaj fotoj sub tiu ĉi titolo kiu indas esti konata de la esperanto-parolantaro. ... Legu pli
Internaciaj Organizaĵoj kreis tagojn por ĉiuj gravaj problemoj de la homaro, sed ankoraŭ ne por Esperanto. Bonŝance, esperantistoj jam de jaroj elpensis festi la Tagon de Esperanto la 26-an de julio ĉiujare. ... Legu pli
La 24-a Forumo de Sao Paulo ĵus okazinta en Havano emfazis la bezonon rezisti la amaskomunikan militon de la dekstrularo, kiel sola vojo por atingi la celojn de la maldekstrularo kontrui sociojn justajn, inkluzivajn kaj demokratiajn.... Legu pli
Kubo travivas procezon de konstitucia reformo kiu celas kongruigi ĝin kun la novaj tempoj kaj la realo de la insulo, kiu dum la lastaj jaroj renovigadis sian socialisman modelon sociekonomian. ... Legu pli
Dum la pasinta semajno informiĝis en Havano, ke okaze de la 500-jariĝo de Havano estis kreita en la jaro 2012, laborgrupo kiu organizas programon de agadoj por aparte atenti ĉiujn agadkampojn kaj temojn kiuj koncernas tiun ĉi urbon, la kuban ĉefurbon, kies problemoj kaj defioj transiras la limojn de la provinco.... Legu pli
Havano, 26 apr (RHK) Hodiaŭ okazos forumo en linio okaze de la datreveno 57-a de Radio Havano Kubo. En la revuo Cuba Online kaj tra la oficialaj profiloj en Facebook kaj Twitter vi povos interparoli kun teamo de ĵurnalistoj kiuj respondos viajn demandojn pri la radiostacio.... Legu pli
La oka pintkunsido de la Amerikoj, nun okazanta en Peruo, estas la lasta halto de polemika mekanismo kiu malmulte alportas al la regiona integriĝo, tamen, kontraŭdire ĝi taŭgas por starigi la poziciojn de la Sudo fronte al tiuj kiujn klopodas altrudi la Nordo.... Legu pli