La 15-an de februaro 1960 integriĝis sub la kuba flago la linio Cubana, formita de la entreprenoj Aerovias Q, Cuba Aeropostal kaj Ekspreso Aera Interamerika laŭ dispozicio de la juna revolucia registaro, kaj tial oni konsideras tiun daton kiel la Tago de la laboristo de la kuba civila aviado.... Legu pli
La registaro de Francio, politikistoj kaj la ĉefaj amaskomunikiloj de tiu lando elstarigis la historian gravecon de la ŝtata vizito komencita de la kuba prezidento Raúl Castro, kiu estis akceptita kun ĉiuj honorigoj en la simbola Arko de Triumfo.... Legu pli
La kubaj leĝoj daŭre iĝas pli striktaj fronte al la importado de drogoj kaj aliaj narkotaj substancoj, ties konsumo kaj komercado interna, kaj tial la ĝenerala dogano plibonigas siajn kontrolmetodojn.... Legu pli
Kelkaj guberniestroj kaj agrikulturaj entreprenistoj aliĝas al la homoj kiuj plej insiste impulsas la ekonomian proksimiĝon al Kubo, kaj tial kreskis la nombro da vizitoj al Havano.... Legu pli
Ni ĉiuj iam aŭdis tiun frazon atribuatan al Jesuo Kristo antaŭ la tombo de Lazaro. Lazaro, leviĝu kaj ekmarŝu.... Legu pli
Kiam Zamenhof en 1887 depost longa elprovado, transdonis sian verkon al la publiko, li ne imagis kiel plej efike progresigi la internacian lingvon, kiel varbi adeptojn, kiel konservi kaj laborigi varbitojn. Tamen, dekomence li konsciis pri baza antaŭkondiĉo por disvastiĝo de Esperanto. Jam en la unua libro li deklaris ke, por ke lingvo estu universala, ne sufiĉas nomi ĝin tia".... Legu pli
Kiel estis planite de la 18-a ĝis la 22-a de novembro Kuba Esperanto-Asocio kongresis en Havano, en la sidejo de la Nacia Unuiĝo de Arkitektoj kaj Konstruinĝenieroj, en la moderna urbocentro kun la ĉeesto de la nacia televido kiu raportis pri ĝi en la taga novaĵservo.... Legu pli
La 38-a Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis la 18-an de novembro post dusemajna laboro en la sidejo de la monda organizaĵo en Parizo, kun la ĝojiga decido priomaĝi dron. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, laŭ raportis Gazetara Komuniko de Universala Esperanto-Asocio ĉe www.uea.org .... Legu pli
Post nur du semajnoj Havano denove iĝos la kuba Esperantujo, kiam okazos tri sinsekvaj eventoj, nome, Lingva Simpozio pri Esperanto kiel socikultura kaj lingvistika fenomeno; ĝi sesios en la Havana Universitato kun partopreno de lingvistoj kubaj kaj eksterlandaj.... Legu pli
En la jaro 2050 Kubo estos la naŭa lando kun pli da maljunuloj tutmonde, defio por la insula socio kiu sin preparas pro prizorgi tiun loĝantaran segmenton, kiu tiom kontribuis al la evoluigo de la lando kaj prizorgis la novajn generaciojn.... Legu pli
En 1994 Unesko deklaris la 5-an de oktobro la Monda Tago de Instruistoj omaĝe la grandan paŝon faritan favore al instruistoj en tiu sama dato de la jaro 1966 kiam speciala interregistara konferenco organizita de Unesko en Parizo adoptis la Unesko/ILO Rekomendojn pri la statuso de instruistoj, kunlabore kun la Internacia Labor-Oficejo (ILO). ... Legu pli
Preter la ekonomiaj problemoj ekzistantaj, la politikaj decidoj de la registaroj favore al pli da sociaj programoj kiuj inkluzivu la plimulton de siaj loĝantaroj, estos kernaj por ke en la jaro 2030 la agendo por evoluo daŭripova post-2015 sukcesu atingi la 17 celojn kiuj klopodas ĉesigi la malriĉecon kaj malsaton, garantii la nutran sekurecon, plibonigi nutradon, impulsi agadojn kontraŭ la klimata ŝanĝo, por daŭripova agrikulturo kaj socia bonfarto.... Legu pli
Multaj adjektivoj indus uzi por taksi la sekvojn de la vizito apostola de la Papo Francisco al Kubo, sed tion fari estus kontraŭdira kun lia simpleco, ĉiam evidentigita. Tamen, se neprus, tia adjektivo estus memorinda.... Legu pli
La federacio de kubaj virinoj kies 55-a datreveno estas festata en tiu ĉi 23-a de aŭgusto, laŭdas la rolon de la sciencistinoj en kunteksto kie la organizaĵo laboras por fortigi la socian projekton de la lando kaj la rajtegalecon de sia membraro.... Legu pli
Kiam oni trarigardas la homaran historion eblas konstati ke la lingva adaptiĝo estas parto de la instinkto de supervivado, ĉar adapti nian parolmanieron al la ĉirkaŭajo helpas nin identiĝi kun ĝi, kaj tia konduto kongruas kun la evoluigaj teorioj kiuj asertas ke transvivas ne nepre la plej fortaj sed tiuj kiuj pli bone adaptiĝas al ŝanĝoj.... Legu pli