La kuba arkipelago estas riĉa je endemia flaŭro kaj faŭno diversa. Sendube tiuj kiuj ĝuas la belecon de naturo kaj aparte pri birdaro, devus scii ke en Kubo oni kalkulas proksimume 300 specojn da birdoj, fakte la grupo pli multenombra da vertebruloj.
Oni ilin distingas per ĝia bunteco, ĝia bela kanto aŭ per ĝia utileco kiel insekto-predantoj. Cetere, oni devas diri ke en Kubo vivas la plej malgranda birdo en la mondo, nomata muŝ-birdo. Nur 7% de la insulaj birdoj estas endemiaj.
Okaze de la Internacia Tago de Birdoj la 9-an de majo pro iniciato de la organizaĵo Bird Life International, kiu protektas tiujn ĉi speciojn, indas paroli pri kelkaj el la plej singularaj birdoj endemiaj de Kubo, inter ili estas la nacia birdo konata kiel Tocororo (priotelus temnurus), kies plumaro enhavas la kolorojn de la nacia flago, nome, blua, blanka kaj ruĝa.
Laŭ la legendo, en la insula pratempo, bela taina virino, unu el la originaj praloĝantoj de la kuba insularo, preferis morti antaŭ ol vivi mallibera kiel kaptito de la karibaj praloĝantoj, kiuj daŭre atakis aliajn tribojn por sekvestri virinojn kaj mortigi la loĝantojn de tiamaj komunumoj.
Tial, Atabex, la diino kiu estis patrino de la Naturo, transformis la kadavron de la bela junulino en birdon konatan kiel tocororo; ĝi mezuras ĉirkaŭ 28 centimetrojn kaj la nomo fontas el iaspeca kanto; la tiamaj praloĝantoj nomis ĝin “guatini”.
La virinaj specoj estas pli belaj kaj surbruste montras aldonajn tonojn de ruĝo pli brilajn; ili ne vivas longe en mallibero.
Ekzemple, la birdo nomata ĉarpentisto, devenantas el la amerika kontinento, precipe de Meksiko, Usono kaj Sudameriko kaj ĝin oni povas trovi ankaŭ en Kubo pro migrado.
La unuaj spuroj de la ĉarpentisto aperis en la 19-a jarcento, en la humidejo konata kiel Marĉo Zapata en la suda okcidenta parto de Kubo, tamen, ene de la specio, la plej eleganta estas la nomata Reĝa Ĉarpentisto, sed bedaŭrinde oni deklaris ĝin estingita en Ameriko kaj ne plu estis vidata en Kubo ekde la jaro 1987.
La ĉefaj trajtoj kiuj difinas la reĝan ĉarpentiston estas plumaro blanke kaj nigre kombinitaj, la beko ebura, nigra brusto en la inoj kaj ruĝa en la malinoj , kies averaĝa grandeco estas je 50 centimetroj longa.
Diversaj sciencistaj teamoj konkludis ke restis tri aŭ kvar paroj da reĝaj ĉarpentistoj en Kubo, sed esploro farita en la orienta teritorio de la insulo, lasta loko kie oni ĝin vidis, raportas manĝ-restaĵojn eltrovitajn de pluraj jaroj antaŭaj.
Lastatempe, novaj esperoj indikas ke ĝi pretervivis. Laŭ artikolo aperinta en Orbe, semajgazeto de la latinamerika informagentejo Prensa Latina de majo 2005, la usonano Gene Sparling vidis ĉarpentiston dum fiŝkaptado en la rivero Cache, Arkansas en februaro 2004.
En Kubo la lastaj tiaj birdoj estis viditaj en 1987 kaj 1988, sed la insulaj sciencistoj asertas ke la eblecoj je transvivado de tiu birdo estas tre altaj en la arbaraj regionoj de naturaj rezervejoj kiel la parko Aleksander Humboldt kaj en la montoĉeno de Nipe en la nordorienta parto de la insulo.