La ekosistemoj de blua karbono: kial ilin protekti?

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-11 09:57:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La manglejo de Sundarbans

La algo-arbaroj, la maraj herboj, marĉoj kaj manglejoj estas unu el la plej grandaj karbon-deponejoj devenantaj el la atmosfero kaj la oceano; ili esencas por malrapidigi la tutgloban varmiĝon, sed ties degradiĝo povus liberigi milojn de milionoj da tunoj de CO2 kaj aliaj gasoj forcej-efektaj se oni ne investas en ties konservado, avertas raporto de la organizo de UN por edukado, scienco kaj kulturo (Unesko). 

Dum la lastaj jardekoj, la sciencistoj malkovris ke tiuj ekosistemoj, nomataj  “el blua karbono” estas inter la karbon-putoj pli intensaj de la biosfero.

La ekosistemoj de blua karbono sur la marĝenoj de la mondaj marbordoj, estas plantejoj kaj habitatoj de pluraj maraj kaj teraj specioj kaj rolas ekologie grave en la ciklo de la nutraĵoj kaj karbono en la protekto de la bordoj kaj en la plutenado de la vivrimedoj kaj bonfarto de la lokaj komunumoj, laŭ sciigas per komuniko la ĝenerala vicdirektoro de kulturo de la Organizo.

La listo de la monda heredaĵo de Unesko inkluzivas la marajn areojn protektatajn pli simbolajn dela mondo, agnoskataj de la internacia komunumo pro ties escepta biodiverseco, beleco, geologio kaj naturaj habitatoj. Ili etendiĝas sur 207 milionoj da hektaroj aŭ 10% el la tuta mara surfaco protektita.

Spite al tio ke ili reprezentas malpli ol 1% de la monda areo oceana, tiuj lokoj kaj ties tuj apudaj ĉirkaŭaĵoj pri kiuj oni disponas je datumoj, ampleksas almenaŭ je 21% de la monda areo de blukarbonaj ekosistemoj kaj 15% de la mondaj aktivoj.

Resume, tiuj ĉi rezervejoj de blua karbono egalas je proksimume 10% de la mondaj gas-emisioj de forceja efiko de la jaro 2018. 

Inter tiuj estas la manglejo de Sundarbans de Hindio (Barato) kaj Bangladeŝo, kiuj apartena al la plej granda mangl-arbaro de la mondo; la nacia parko de Everglades en Usono kaj la haveno Shark en okcidenta Aŭstralio, kiuj enhavas la plej grandaj marajn herbejojn dokumentitajn de la mondo; ankaŭ en Aŭstralio, la granda koralbariero, posedanta la plej grandan ekosistemon de maraj algoj de la mondo.

La maraj lokoj de la monda heredaĵo ankaŭ enhavas la vivajn estaĵojn pli maljunajn kaj grandajn de la planedo, la marajn herbejojn de pozidonio en la insulo Ibiza.

En Latinameriko ankaŭ estas la marĉo aŭ ĉemara marĉejo de Sian Ka´an en Meksiko; la maraj herbejo de la Sanktejo de la Insulo de Malpelo en Kolombio kaj la marĉo de la Duoninsulo Valdéz en Argentino.

Laŭ asertas Unesko, tiu unika ensemblo de ekosistemoj maraj frontas tre diversajn minacojn, kiuj iras de la poluado kaj plasta rubaĵo ĝis la klimata ŝanĝiĝo. Ili ne ricevis tre grandan atenton, asertas tiu organizo de UN kaj certe, se ili degradiĝas aŭ detruiĝas transformiĝos en fonton de CO2-emisiado.

Tial, ege gravas ilin protekti, ĉar la efikoj bonas preter ties rezervoj de karbono. Estas ege ampleksaj bonefikoj por ĉiuj. Tiel ke, ekzemple, la maraj herbejoj kontribuas plibonigi la akvo-kvaliton, ĉar ili kapabla kapti  sedimentojn,  absorbi kaj transformi nutraĵojn. Krome, ili povas plibonigi la kondiĉojn de la apudaj ekosistemoj, inkluzive de la barelrifoj.

Tial  Unesko proponas financi la konservadon de tiuj riĉaĵoj naturaj surbaze de kreskantaj ŝancoj en la merkatoj de blua karbono.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up