Naturkonservado kiel parto de insula programo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-15 09:22:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Arkivo

La kuban  flaŭron  reprezentas diversaj formoj de arbaroj, plantoj, herboj kaj vegetalaj kompleksoj, dum la ĉefa arbaraj areoj situas en la montaroj kaj en kelkaj ebenaĵoj.

La kondiĉoj de ekstrema temperaturo, loĝ-diverseco, geologia evoluo kaj geografia izoliĝo estis faktoroj kiuj probable favoris la ekziston de alta grado de endemismo je certaj grupoj da bestoj kaj plantoj. Certe la tuta insularo estas tre riĉa je endemismaj estaĵoj.

Pro tio, estas kompreneble, ke la kuba registaro speciale prioritatas la atenton daŭripovan de la tero, pro la rekono ekzistanta pri severeco de la procesoj kiuj degradas ĝin, okazintaj de jaroj, kaj aliflanke, oni konscias pri la realaj kaj ekonomiaj avantaĝoj de la praktikoj kun la potencialo de daŭripova atento de grundoj, kiel ekzemple la organika agrikulturo kaj rearbarigo.

La kompromiso de la kuba registaro pri media protektado kaj specife por kontraŭbatali grundo-degradiĝon, stariĝis nekontesteble en la leĝaj kaj politikaj instrumentoj, esence, depost la Konferenco de Rio en la jaro 1992 kiam oni modifis la konstitucion de la lando por fortigi ĝian pritrakton rilate la mediprotektadon kaj la koncernajn respondecojn de la civitanaro.

Tiurilate ekzistas tre ampleksa programo konata kiel Tasko Vivo, kiu estas ŝtata plano por alfronti la klimatan ŝanĝiĝon en la insulo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up