Tropika Depresio Du naskiĝas en la centra Atlantiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-29 09:40:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 29 (RHK) Laŭ raporto de la kuba instituto pri meteologio fomiĝis tropika depresio kaj tial ĝi eldonis ĉi-vendrede la averton numero 1 pri Tropikaj Ciklonoj.

“Hodiaŭ, la malaltprema areo situanta en Atlantiko daŭre montris signojn de pli bona organizo en siaj nubaj areoj, iĝante la dua tropika ciklono de ĉi tiu sezono, tropika depresio Du. Tiu ĉi sistemo havas maksimumajn daŭrajn ventojn de 55 kilometroj je horo, kun pli altaj ekventoj kaj minimuma centra premo de 1007 hektoPaskalo.

Je la kvina posttagmeze, ĝia centra regiono situis je 9,1 gradoj de norda latitudo kaj 41,9 gradoj de okcidenta longitudo, pozicio kiu lokas ĝin ĉirkaŭ 1 970 kilometrojn orient-sudoriente de Barbado, la plej orienta insulo de la Malgrandaj Antiloj. Ĝi moviĝas laŭ kurso proksime al la okcidento kun rapideco de 33 kilometroj hore.

En la venontaj 12 ĝis 24 horoj ĝi daŭre moviĝos laŭ kurso proksima al la okcidento-nordokcidento, pligajnante en organizo kaj intenseco kaj povus fariĝi Tropika Ŝtormo Beryl baldaŭe aŭ   sabate kaj uragano dum dimanĉo, antaŭ ol atingi la arkon de la Malgrandaj Antiloj, orienta limo de la Kariba Maro.

Pro ĝia evoluo kaj estonta trajektorio, proksima monitorado de tiu tropika ciklono estas konservita.

La sekva avizo pri ĉi tiu sistemo estos elsendita je la sesa vespere sabate.


Fonto: Instituto pri Meteologio

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up