Bone konservatas Acropora palmata en insuleto Sabinal

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-13 11:13:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Acropora palmata

Unu el la plej esperigaj kaj kuraĝigaj eltrovoj de tiu vojaĝo estas la konstato pri bone konservitaj populacioj de specioj loĝantaj ĉe la maraj profundoj ĉirkaŭ la insularo, inter tiuj estas ke oni eltrovis tre bone konservitan specion de tiel nomata  Acropora palmata aŭ alko-korno sur la kresto antaŭ Plaĝo Bonita (Bela), en Insuleto Sabinal.

En  la profilo de Sekreta Naturo ĉe Fejsbuko, D-rino Patricia González atentigis, ke observi la sanon de la plenkreskaj kolonioj de la specio, deklaritaj Endanĝerigitaj en 1996 de la Internacia Unio por Konservado de Naturo, estis "preskaŭ "vojaĝo reen en tempon.”

Same, specialistoj kontrolis, ke novaj kolonigoj konkeras surfacojn, kiuj antaŭe estis skeletoj de la sama specio, kaj reproduktiĝas sensekse per fragmentiĝo (el pecoj de falintaj branĉoj.

La mara esploristo konsideris la eblecon kategoriigi la protekton de la kresto kun la celo certigi daŭrigeblan administradon kaj uzon de ĉi tiu rimedo kaj iel profitigi lokajn loĝantojn de la provinco centrorienta Camagüey.

Acropora palmata protektas la marbordojn kontraŭ la atakoj de ondoj kaj kontribuas al la malantaŭa areo de la krestoj (al tero) havante pli trankvilajn kaj stabilajn akvojn por ke la marherba ekosistemo povu disvolviĝi, protektante la marbordan regionon kaj la mangrovojn,  kiuj tie disvolviĝas , krome, ĝi provizas ŝirmejon al diversaj organismoj kiel moluskoj, krustacoj kaj fiŝoj.


Fonto: Radio Nuevitas

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up