Plurlingveco en nia regiono, lingvaj bariloj kaj agadoj estas temo historie mistaksata, ĉar multaj konsideras la amerikan regionon ofte nur dulingva aŭ maksimume trilingva, nome, pensante pri la lingvoj enkondukitaj de la koloniaj imperioj de la pasintaj jarcentoj.
Tamen, laŭlonge de la jaroj oni ekkonsciis pri tio ke la plurlingva karaktero de la amerika indiĝena mondo estas tiom evidenta ke ne bezonatas insisti pri la vitala graveco de tiu ĉi realo. Kaj pri la fakto, ne eblas nuntempe imagi demokratian politikon rilate la originajn popolojn sen emfazi la prilingvajn aspektojn.
Pro tio estas esperige konstati ke jam de pluraj jaroj oni ekkomencis agadojn por edukado dulingva ĉe indiĝenoj, kun diversaj nuancoj kaj celoj; unue temis pri aspiro je transira dulingvismo kiu donis al la gepatra lingvo la rolon de eta ŝtupo por lerni aliajn lingvojn majoritatan kaj oficialan kiu permesus aliron al la oficiala eduka sistemo.
En posta etapo oni agadis por dulingvismo kapabla provizi tenilon kaj evoluvojon daŭrigeblan al koncernaj etnoj, tezo daŭre aktuala kiu ĝuas akcepton pli kaj pli de indiĝenaj organizoj.
Oni devas diri ke tiu ĉi speca dulingvismo favoras oficialigon regionan de la aŭtoktonaj lingvoj kiel supera formo rekona flanke de la ŝtato. Nu, ŝajne estas vojo irebla.
Kreskas la opinio ke la indiĝenaj lingvoj devas eniri la nuntempan mondon kiel klara bezono etendigi ĝin, sed samtempe rolas tiom da faktoroj malsimilaj ke valida planado tiusence devus kovri plurajn aspektojn en sama tempo. Antaŭĝujoj kaj obstakloj, tamen, limigas la uzon de tiuj lingvoj.
Spite al tio, eblas antaŭsupozi ke aniĝo de la indiĝenaj lingvoj al la nuntempa mondo ne nur realigeblas, sed necesas por eviti konstantan formoviĝon, kaj sekvan perdon, kio ja estas realo konstatebla en pluraj raportoj de fakaj organizoj pri malapero de lingvoj dum aliaj minacatas.