Ekde la unua de majo ĉi-jare la programoj de la mallongonda internacia voĉo Radio Havano Kubo ekelsendos per la frekvenco 102.5 megahercoj de FM.
Estas longjara atendo de la laborista kolektivo de tiu ĉi elsendejo kiu de nun realiĝos; komence temos pri programoj ĉefe informaj kaze de la hispanlingvaj elsendoj; sekvos dum la postagmezoj, alilingvaj servoj dum la tuta semajno.
Provizore ĝi estos aŭskultebla en la provinco de Havano kaj ties najbareco.
Tiu ĉi elsendo en FM koincidas kun la 53-a fondodatreveno de RHC ĝuste tiun ĉi unuan de majo; ĝi estas la sola stacio publike prezentita de Fidel Castro la 16-an de aprilo 1961 okaze de la funebra ceremonio de la viktimoj de bombarda atako en la flughavenoj de Santiago de Cuba, Havano kaj San Antonio de los Baños, preludo de la invado altrudita al Kubo tra Plaĝo Girón ĉe la haveno de la porkoj en la provinco Matanzas.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Raúl Castro kaj Díaz-Canel prezidis omaĝon al la Nacia Heroo José Martí
- El la scienco oni povas transiri al energia suvereneco
- Raportas CEPAL ke Venezuelo estas la plej kreskinta latinamerika lando en 2024
- Sekretario de ALBA-TCP sendas mesaĝon al la VI-a Internacia Konferenco pri la Ekvilibro de la Mondo
- Denuncas kuba prezidento ke Usono enkarcerigos migrantojn forpelitajn en la mararmean bazon de Guantánamo