Jen insuleto kiu aperis jam en la mapoj faritaj de hispanoj en la 17-a jarcento, sed tiam ĝi ne havis nomon. Temas pri bela terpeco situanta interne de la haveno de Santiago de Cuba, tre proksime de la mallarĝa akva truo kiu ligas la duan kuban urbon kun la kariba maro, en la orienta parto de la insulo.
La insuleto havas 1,5 kvadratajn kilometrojn kun perimetro je 11 km. Ĝia supera alteco estas je 29 metroj sur la marnivelo kaj montras akcidentitan reliefon , plenan je altaĵoj kaj malaltaĵoj. Tiu ĉi belega terpeco restis neloĝata dum jarcentoj.
La unua persono kiu loĝis tie permanente estis viro el saksa origino, kiu posedis grandan riĉaĵon. Tiu unua loĝanto de la insuleto nomis sin Smith kaj per tiu sama nomo estis konata la insuleto ĝis la jaro 1959. Ekde tiam, tiu ĉi insuleto oficiale nomatas Granma.
Rekta vojaĝo ekde kajo de la haveno de Santiago daŭras ne pli ol 5 minutoj. Se oni dumvoje haltas en Punta Gorda kaj La Socapa, tiam la vojaĝo povas daŭri preskaú unu horon. Sed tuj kiam oni alvenas al Insuleto Granma, la loko montras kelkajn avantaĝojn: ne estas veturiloj, nek fumo, nek bruo.
Insuleto Smith, nun Insuleto Granma, pasintece estis nur amuzejo tre multekosta por la etburĝaro de Santiago de Cuba kiu ŝatis sin bani en ties plaĝoj kaj posedis tie tre bonajn sanitarajn kondiĉojn. De antaú kelkaj jaroj oni diskutis vigle pri projekto por rekuperi la fortikaĵojn de Santiago de Cuba, inkluzive insuleton Granma. Tiun projekton oni ekplenumis, sed ne estas ankoraŭ finita ĝisdetale.
Laŭ spertuloj, en insuleto Granma konserviĝas, nuntempe, la plej gravaj arkitektaj lignaj kombinoj de la lando kaj konstistigas, krome, fidelan eksponanton de la kulturo de tiu regiono en la 19-a jarcento.
Ankaŭ ties hodiaúaj vizitantoj, kubaj kaj eksterlandaj, koincidas pri tio ke ĝi estas unu el tiuj lokoj kie unuiĝas kulturo kaj naturo por plezurigi homojn, kaj speciale, ĉiujn kiuj ŝatas viziti ejojn kun originala historio.
Nuntempe Insuleto Granma estas loko loĝxata. La personoj tie rezidantaj havas preskaŭ familian rilaton. La insuleto estas ja malgranda kaj ĉiuj konas unu la alian. Kelkaj najbaroj naskiĝis kaj kreskis tie, kelkaj havas pli ol sepdek jaroj. Unu el tiuj rezidantoj deklaris al redaktoro de Havana revuo: La tombejo de nia insuleto estas en La Socapa, firma tero, do, tiu ĉi estas loko por vivantaj homoj. Pro tio, kiam ni difinas morton, ni diras ke ĝi estas la lasta perboata promenado.