Konfliktoj pri la uzo de AI en la mondo de muziko: kopirajto en la celpunkto.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-22 10:14:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La fenomeno de la uzo de teknologio en la arta mondo jam de kelka tempo fariĝas gazettitoloj. Malgraŭ tio, ke ĝiaj programistoj certigas, ke la celo de artefarita intelekto estas helpi la homaron, multaj sektoroj ŝajnas teruritaj pro la ebleco, ke, en ne tiom malproksima estonteco, iliaj nunaj laborpostenoj povus esti okupitaj de robotoj.

Precipe en la kultura sektoro, la pliiĝo de iloj kiel Midjourney aŭ la ĉiea ChatGPT jam maltrankviligas ilustristojn kaj grafikistojn, kiuj vidas kiel jaroj da laboro kaj penado povas esti reproduktitaj de AI en nur kelkaj sekundoj.

Io simila okazas kun muziko. Pluraj retejoj ofertas la eblecon krei novajn kantojn uzante voĉimitaĵojn de la plej grandaj popsteluloj, eĉ tiuj, kiuj mortis.

Por la momento, la rezultoj estas multe plibonigeblaj, sed la rapida evoluo de ĉi tiu teknologio sugestas, ke, tre baldaŭ, estos preskaŭ neeble distingi homan ilustraĵon aŭ kanton kaj ĝian interpretiston de alia farita per komputilo.

Franca diskisto David Guetta rakontis al la BBC ke la estonteco de muziko estas en AI." Aliaj antaŭzorgas ke "oni ne eĉ povas distingi tion,  kio estas legitima aŭ falsa pli longe." Opinioj dividitas.

Harvey Mason Jr., Ĉefoficisto de la Usona Nacia Akademio de Registradaj Artoj kaj Sciencoj lastatempe deklaris, ke "estas multe da potencialo kun AI, sed ĝi ankaŭ prezentas riskojn por nia kreiva komunumo”. Tial “necesas bone agi de la komenco por ke ni ne risku perdante la artan magion, kiun nur homoj povas krei," li aldonis.

Estas surprize, kiel de la kreado de voĉmodelo  de kantisto oni atingis rezultojn imponajn pro sia realismo. Tiel, dum la lastaj semajnoj, multego da kreaĵoj aperis en la voĉo de artistoj kiel Rihana kantanta sukceson de Beyoncé, aŭ Freddie Mercury interpretanta la plej grandajn sukcesojn de Elton John kaj  the Beatles aŭ Rihanna  mem reakirante siajn karibajn radikojn en neekzistanta versio de "Ĉu ĉi tiu amo" de Bob Marley.

Do la evoluo de ĉi tiu teknologio povus ebligi krei kantojn aŭtomate de nulo aŭ per la voĉo de ekzistantaj artistoj, sed ĝi ankaŭ nutras ŝtelojn kaj fraŭdojn.

Ĉiukaze, laŭleĝa batalo  atendeblas  en la disko-registra kampo. Nuntempe jam estas petoj pri forigo de kantoj de unu el la plej grandaj diskokompanioj en la mondo, Universal Music Group (UMG) aŭ zorgo de Spotify, pri uzo de voĉoj de artistoj sen ilia permeso, kio malobservas kopirajton.

Dume, larĝa koalicio de muzikistoj kaj artistoj lastatempe lanĉis "Kampanjon pri Homa Arto", kun la celo certigi, ke artefarita inteliekto  ne "vundu" la homan kreivon.

La grupo - kiu estas apogita fare de la Registrado-Industria Asocio de Ameriko, la Sendependa Muzika Asocio kaj la Brita Fonografia Industrio - skizis sep principojn kiuj rekomendas plej bonan praktikon por la uzo de artefarita intelekto, notante ke la Kopirajto-protekto devus esti donita nur al muziko kreita de homoj.

Interesa ekzemplo estas la interpreto de Freddy Mercury de la klasika 'Yesterday' de la muzikbando The Beatles kreita de youtuber kiu persone modifis Artefaritan Intelekton por Mercury interpretu ĉi tiun klasikan kanton, kiu aperis en 1965. La voĉo estas identa kaj, malgraŭ  evidentaj diferencoj, ĉar  ĝi estas farita de komputilo – kvankam tion ne faka aŭskultanto apenaŭ rimarkas -, la kanto estas ĝuste interpretata kaj la komentoj vekis grandan debaton.   

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up