Ekis la somera sezono en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-30 09:50:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 30 (RHK) Prezentado de dancparoj kaj grupoj de dancistoj  en parkoj kaj ĉefaj placoj tra la tuta lando okazis ĉi-sabaton, kadre de la oficiala malfermo de somero 2024.

Someraj laborrenkontiĝoj, personaj kaj grupaj ekspozicioj, kinospektakloj, artaj kaj literaturaj kructaĉmentoj, festivaloj, dancprezentoj, teatro kaj multe pli estos parto de la somera etapo ĝis la 31-a de aŭgusto, sciigis al la gazetaro la vicministrino  de Kulturo Lissette Martínez Luzardo.

Ŝi ankaŭ atentigis, kiel gravas alporti someron al la komunumoj, por ke ĉiuj kubanoj havu aliron kaj povu ĝui tagon kun diversaj elektoj por distro kaj ĝuo.

Agustín Pérez González, direktoro de Kulturaj Programoj de la Mininsterio, anoncis, ke okazos pli ol 126 mil agadoj en la ses artaj manifestiĝoj kaj 84 aranĝoj, kiuj estas kunvokitaj je institucia, urba, provinca kaj nacia niveloj, kun la partopreno de ĉirkaŭ du mil 245 kulturaj institucioj, 82 mil laboristoj en la kultura sistemo, 22 mil 280 profesiaj artistoj kaj tri mil 700 kulturaj iniciatintoj.

Inter la ĉefaj eventoj, li rimarkis, estas la Kariba Festo aŭ Fajro-Festivalo, kiel oni nomas ankaŭ, de la 3-a ĝis la 9-a de julio en Santiago de Kubo, la omaĝaj tagoj por la 68-a datreveno de la sturmo kontraŭ la kazernoj Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes kaj la 98-an naskiĝtagon de Ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz.

Pérez González menciis ankaŭ la literaturan kructaĉmenton de la Asocio Fratoj Saíz  (AHS) de la 11-a ĝis la 13-a de aŭgusto en Pinar del Río, la Teasur-Festival  on de la 4-a ĝis la 12-a de aŭgusto en Isla de la Juventud, la prezentojn de la Nacia Baleto de Kubo ekde julio. 6 en la Nacia Teatro de Kubo kaj la Rumba Vojo kadre de la XVI-a eldono de la Timbalaye Internacia Rumba Festivalo de la 18-a ĝis la 31-a de aŭgusto.

La somera programado organizita de la Ministerio de Kulturo estas havebla sur la kunlabora afiŝtabulo La Papeleta, same kiel la malsamaj kanaloj, sociaj retoj kaj retejoj de niaj amaskomunikiloj kaj la ĉefaj etapoj kie la somero okazos.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up