Tago de la Indiĝenaj Popoloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-09 11:45:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Nacia Instituto de iIndiĝenaj Popoloj

La 9-a de aŭgusto estas la Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj, dato kiu estas celebrata ekde 1994 pro decido de la Ĝenerala Asembleo de UN.

En la amerika kunteksto, specialistoj kaj komunumoj parolas ankaŭ pri originaj popoloj, en la larĝa senco de tiu ĉi nomo. Tio estas la aro de loĝantaroj kaj etnoj kiuj loĝis kaj loĝas la kontinenton hodiaŭ ekde antaŭ la eŭropa alveno fine de la dekkvina jarcento.

En ĝia strikta signifo ĝi rilatas al la popoloj, kies lingvoj kaj kulturoj estas identigitaj kun la unuaj setlantoj de la kontinento. Hodiaŭ, multaj konsideras, ke aliaj disvastiĝintaj konfesioj kiel indiĝenaj popoloj, implicite portas la eŭropan vidpunkton, kio estas erara, ili asertas, ĉar oni scias, ke ili ne devenas de indianoj aŭ hindoj, dum aliaj nomas ilin indiĝenaj aŭ amerindiaj popoloj, kaj ili diras,  ĉar ili estas denaskaj de la loko kie ili loĝas.

Sekvante la nomon de Unuiĝintaj Nacioj, indiĝenaj popoloj en la mondo konsistigas pli ol 5 000 malsamajn grupojn en ĉirkaŭ 90 landoj.

Ili konsistas el proksimume 476 milionoj da homoj, tio estas, 6% de la monda loĝantaro, kaj tamen ili estas inter la plej malfavorataj kaj vundeblaj loĝantaroj, reprezentante 15% de la plej malriĉaj.

En Latin-Ameriko estas 52,2 milionoj da indiĝenaj homoj laŭ raporto de la Ekonomia Komisiono por Latinameriko kaj Karibio de 2018.

Kaj kial ili estas tiel gravaj? Estas multaj kialoj. Ili praktikas unikajn kaj valorajn kulturojn kaj manierojn rilati al sia medio, kaj konservas sociajn, kulturajn kaj politikajn trajtojn kiuj estas tre malsamaj de tutmondigita socio.

Tamen, tra la historio, iliaj rajtoj ĉiam estis malobservitaj. Hodiaŭ, ili estas sendube inter la plej vundeblaj kaj damaĝitaj loĝantaroj en la mondo.
Inter  ĝiaj valoraj praktikoj estas la  familia terkultivado amika al la medio

Nuntempe la internacia komunumo ekkonis, ke necesas specialaj rimedoj por protekti la rajtojn de indiĝenaj popoloj kaj konservi iliajn kulturojn kaj vivmanierojn.

Lastatempe, la Fonduso por la Disvolviĝo de la Indiĝenaj Popoloj de Latin-Ameriko kaj Karibio (FILAC), kunlabore kun la Fonduso pri Populacio de Unuiĝintaj Nacioj (UNFPA) kaj la Ekonomia Komisiono por Latin-Ameriko kaj Karibio (CEPAL), prenis gravegan paŝon  antaŭen de la rajtoj de indiĝenaj virinoj kaj knabinoj kun la efektivigo de la unua Pariga Monitora Sistemo sekve de Ĝenerala Efektivigo n-ro 39 de la Konvencio pri Forigo de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj.

Konforme al la enhavo starigitaj en koncerna Rekomendo kaj en la prioritataj reguloj de la Konsento de Montevideo pri Loĝantaro kaj Evoluo, oni konsideris plej grave progresi en la mezurado de du indikiloj jam interkonsentitaj de la landoj de la regiono: publika elspezo asignita al publikaj politikoj por Indiĝenaj Popoloj kaj sanpolitikoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up