Koreografia diverseco regas en la 28-a Internacia Havana Balet-Festivalo Alicia Alonso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-29 09:38:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, okt 29 (RHK) Verkoj de koreografoj el Britio, Kanado, Rusio, Meksiko, Francio, Brazilo kaj Kubo estas ekspoziciitaj hodiaŭ en ĉi tiu ĉefurbo danke al la 28-a  Havana Internacia Baleto-Festivalo Alicia Alonso.

Artistoj el pli ol 15 landoj dividas la scenejon en Kubo por ĉi tiu evento, kiu estas celebrata de la 28-a de oktobro ĝis la 10-a de novembro.

La publiko povos ĝui riĉan propgramaron inter ili,  Diamantoj, unu el la pas de deux de la verko Juveloj, de la ruso George Balanchine, prezentita de Liudmila Konovalova, el la Viena Ŝtata Baleto, kaj la aŭstra artisto Rainer Krenstetter.

Por fermi la Vesperan Programon, la dancensemblo  Danza Contemporánea de Cuba prezentos fragmenton de Mambo 3XXI, de Georges Céspedes, kun muziko de Nacional Electrónica kaj Beny Moré.

La Anajnu Veatem-Juda Danckompanio en Meksiko, kun pli ol 50-jara historio, proponos prezenton en la salono Covarrubias, de la Nacia Teatro.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up