La bolivia prezidento Evo Morales, alvokis la produktantojn eviti kian ajn spekulaciadon kun la prezoj okaze de la intensaj pluvoj kiuj damaĝis la landon dum la lastaj tagoj.
Morales klarigis ke la damaĝoj provokitaj de la pluvoj ne estis tiom grandaj kaj insistis ke ne ekzistas motivoj por spekulacii, ĉar tio estos malfavora al la civitanaro mem.
Li aldonis ke post reviziado pri la statistiko, feliĉe la damaĝoj ne estas multaj, ĉar la pluvoj detruis nur 0,45 elcento de la 3,6 milionoj da kultivitaj hektaroj tutlande.
Fine de la jaro 2013, la inflacio altiĝis je 6,48% en Bolivio, ĉefe pro la kresko de la nutraĵo-prezoj, plej parte sen evidenta pravigo.
Ĉi-foje, spite al la pluvoj, la prezidento malkonsideris la eblecon ke nutraĵoj manku en la vendejoj kaj alvokis la urbestrojn tutlande kontroli la produkto-prezojn.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Díaz-Canel akceptis la kuban delegacion al la Olimpikoj de Parizo 2024
- Teatro Terry ankaŭ gastigos la Internacian Popoldancan Artan Festivalon 2024
- Tago de la Indiĝenaj Popoloj
- Oni elvokas la neforgeseblan Fidel Castro por Kubo kaj la Mondo
- En la nevenkeblaj brakoj de Mijaín, la flago atingas hodiaŭ la Patrujon