AMLO: dialogo kaj ne konfrontiĝo por solvi la migran temon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-31 09:38:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Manuel López Obrador, meksika prezidento

Meksikurbo, 31 maj (RHK) La prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador (AMLO), proponis al sia usona kolego Donald Trump la vojon de dialogo kaj ne konfrontiĝo por solvi la migran temon.

Trump anoncis ke ekde la 10-a de junio li trudos dogan-tarifon je 5% al ĉiuj meksikaj produktoj importotaj de Usono se Meksiko ne solvas la amasan migradon, speciale de centramerikanoj, kiuj alvenis al usona teritorio dum la lastaj monatoj.

Responde, AMLO sendis leteron al la usona ŝtatestro  per tuit-mesaĝo  titolita “Al la prezidento Donald Trump en paca tono” per kiu invitas lin dialogi kaj agi “kun prudento kaj respondeco”.

López Obrador memorigas al Trump ke de la komenco, pasintdecembre, li proponis “agi per kunlaboro por evoluigo kaj helpi la centramerikajn landojn kun produktivaj investoj por krei laborlokojn kaj el la fundo solvi tiun ĉi hontindan temon”.

La vicsekretario de eksteraj rilatoj de Meksiko, Jesús Seade, asertis ke se la usona registaro plenumas la minacon altrudi dogan-tarifojn al Meksiko, la registaro de AMLO energie respondos.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up